Johano Reuchlin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johannes Reuchlin
Germana humanisto
Germana humanisto
Persona informo
Johannes Reuchlin
Naskiĝo 29-a de januaro 1455
en Pforzheim, Badeno,  Sankta Romia Imperio
Morto 30-a de junio 1522
en Stuttgart, Virtembergo,  Sankta Romia Imperio
Tombo Leonhardskirche vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latinahebreagermana vd
Ŝtataneco Sankta Romia Imperio vd
Alma mater Universitato de Bazelo
Familio
Patro Georg Reuchlin vd
Patrino Elisabeth Eck vd
Gefratoj Dionysius Reuchlin vd
Profesio
Okupo filozofo • teologo • verkistotradukisto • universitata instruisto • juristo vd
Laborkampo hebreiko vd
Aktiva en TübingenHeidelbergLadenburgo vd
Doktoreca konsilisto Johannes Argyropoulos vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Johannes REUCHLIN [rojhlin] (naskiĝis en Pforzheim, la 29-an de januaro 1455; mortis en Stuttgart, la 30-an de junio 1522) germana humanisto, helenisto kaj hebreisto, kiu granda parto de sia vivo fariĝis la centro de ĉiuj studoj grekaj kaj hebreaj en Germanio.

Lia verko rudimenta linguae hebraicae (rudimentoj de la hebrea lingvo, 1506) estis signifa por intensigi la studon de tiu lingvo en Eŭropo. (Alia titolo donata por tiu verko estas De Rudimentis Hebraicis = pri hebreaj rudimentoj.)

La patro de Reuchlin, Georg, estis administranto de dominikana monaĥejo. Reuchlin laŭ tiama kutimo tradukis sian germanan nomon (Johannes Reuchlin [rojhlin] ) al la helena formo Kapnion (= "fumeto", germane Räuchlein, prononcata tre simile al Reuchlin).

Reuchlin lernis la hebrean de Jakob ben Jeĥiel Loans kaj estis la unua germano, kiu science okupiĝis pri tiu lingvo. Pro tio li estis konsultita de imperiestro Maksimiliano, kiam Johannes Pfefferkorn proponis la detruon de ĉiuj hebreaj libroj kiel rimedon konverti la judojn al kristanismo. Reuchlin demonstris, ke ekzistas hebreaj libroj de alta valoro, kaj oponis la detruadon.

Kiam disvastiĝis la konvinko, ke la kabalo kaj la Talmudo ne enhavas ion kontraŭ-kristanisman, Papo Leono la 10-a deklaris, ke tiu opinio estas herezo. Tio efektive malpermesis al Reuchlin publike esprimi sian konvinkon.

Reuchlin estis la elstara germana reprezentanto de humanismo. Lia naskiĝurbo Pforzheim ekde 1955 ĉiun duan jaron atribuas la premion Reuchlin por laboroj en la spirito de humanismo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Vocabularius Breviloquus Cū Arte Dipthongandi, Punctandi, Et Accentuandi - 1504
  • De Rudimentis Hebraicis, Liber Primus - 1506
  • Phorcensis Scaenica Progymnasmata. Hoc est. Ludicra præexercitamenta, Sebastian Brant - 1509
  • Homeri Batrachomiomachia Joanne Capnione Phorcensi Metaphraste - 1510
  • Constantinus Magnus, Romanorum imperator - 1513
  • Scaenica progymnasmata, hoc est ludicra præexercitamenta - 1516
  • De arte cabalistica, 1517
  • De accentibvs, et orthographia lingvae hebraicae, à Iohanne Reuchlin ..., Johannes Lapidanus 1518
  • Dictionarum Hebraicum, T. Martinus - 1520
  • Xenophōntos. Apologia Sōkratous pros tous dikastas. Agēsilaos. Hierōn ē Tyranikos - 1520
  • Familiarivm Colloqviorum formulæ - 1522
  • De verbo mirifico, 1532
  • Lexicon Hebraicum, & in Hebræorum grammaticen commentarij - 1537
  • Græciæ excellentivm oratorvm: Aeschinis & Demosthenis, orationes aduersariæ - 1543
  • Epistolae obscurorum virorum Tertio Volumine Auctæ, Ortwinus Gratius 1710

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Galerio[redakti | redakti fonton]


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]