Tadeusz Jan Kowalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tadeusz Jan Kowalski
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1889 (1889-06-21)
en Châteauroux,  Tria Respubliko de Francio
Morto 5-an de majo 1948 (1948-05-05) (58-jaraĝa)
en Krakovo
Tombo Tombejo Rakowicki en Krakovo
Lingvoj polafranca
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Vieno • Bartłomiej Nowodworski High School • Universitato de Strasburgo • Universitato de Kolonjo
Familio
Infano Anna Kowalska-Lewicka
Okupo
Okupo orientalisto
vdr

Tadeusz Jan Kowalski (naskiĝis la 21-an de junio 1889 en Châteauroux en Francio, mortis la 5-an de majo 1948 en Krakovo) – pola orientalisto, tjurkologo, arabisto, iranisto, profesoro de Jagelona Universitato, membro de Pola Akademio de Scipovoj.

Ekinteresiĝoj kaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

Estas konsiderata unu el la plej multflankaj polaj orientalistoj pro agosfero de entreprenitaj esploroj, ampleksantaj lingvojn, literaturon, folkloron kaj araban, turkan kaj persan historion. Esploris i. a. kreadon de Omar Ĥajam, interesiĝis pri literaturaj ligoj polaj-orientaj, pretigis (kun Józef Widajewicz) kritikan eldonon de Raporto de Ibrahim ibn Jakub el la vojaĝo al slavaj landoj (1946). Liaj disĉiploj estis i. a. Józef Bielawski kaj Ananiasz Zajączkowski. Li verkis ĉirkaŭ 200 laboraĵojn, i.a.:

  • Ze studiów nad formą poezji ludów tureckich (Studoj pri poeziformo de tjurkaj popoloj; 1921)
  • Arabowie i Turcy w świetle źródeł (Araboj kaj turkoj lume de fontoj; 1923)
  • Turcja powojenna (Postmilita Turkio; 1925)
  • W sprawie zapożyczeń tureckich w języku polskim (Pri turkaj pruntaĵoj en la pola lingvo; 1928)
  • Karaimische Texte im Dialekt von Troki (Karaimaj tekstoj en la dialekto de Trakai1929)
  • Próba charakterystyki twórczosci arabskiej (Provo karakterizi la araban kreadon; 1933)
  • Na szlakach islamu (Laŭ itineroj de islamo; 1935)
  • Zagadnienie liczby mnogiej w językach tureckich (Problemo de pluralo en tjurkaj lingvoj; 1936)
  • Próba charakterystyki ludów tureckich (Provo karakterizi tjurkajn popolojn; 1946)
  • Studia nad "Shah-name" (Studoj pri Ŝahnameo; 1952-1953, 2 volumoj)