Sam Donahue

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sam Donahue
Sam Donahue, prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. decembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.
Sam Donahue, prezentado en la novjorka ĵazklubejo Aquarium, proks. decembron de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1918 (1918-03-18)
en Detrojto
Morto 22-an de marto 1974 (1974-03-22) (56-jaraĝa)
en Reno
Mortokialo pankreata kancero
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo trumpetisto • ĵazmuzikisto • saksofonisto • bandestrodirigento
vdr

Sam Koontz Donahue (* 18-an de marto 1918 en Detrojto, Miĉigano; † 22-an de marto 1974 en Reno, Nevado estis usona ĵazmuzikisto, kiu elstaris kiel saksofonisto, trumpetisto, aranĝisto kaj precipe kiel bandestro de svingo.

Vivo kaj verkado[redakti | redakti fonton]

Sam Donahue havis en Detrojto ekde 1933 unuan propran bandon kun junaj muzikistoj, kiujn poste transprenis Sonny Burke. Donahue ludis poste en 1938/40 en la bando de Gene Krupa kaj laboris poste ĉe Harry James kaj Benny Goodman. Kun propra bando li prezentis ĉe la orienta marbordo de Usono i.a. en Glen Island Casino kaj Frank Dailey’s Meadowbrook. En 1942 li militservis en la usona mararmeo. Tie li komence ludis en la mararmea dancbando, direktata de Artie Shaw, kun kiu li dum la militotempo vojaĝis tra Eŭropo kaj ekhavis grandan sukceson. Donahue direktis la bandon ĝis 1946 kaj aliformis poste sian antaŭmilitan bandon, kun kiu li gastis en Paramount Theatre; al liaj soloistoj apartenis i.a. Doc Severinsen. Dum la 1950-aj jaroj li laboris kun Gene Krupa, Woody Herman, Tommy Dorsey kaj Billy May. Ekde 1951 ĝis 1965, post mallonga gastludado en la bando de Stan Kenton, li direktis la Tommy Dorsey Memorial Band, kiu prezentis kun Frank Sinatra kaj Charlie Shavers. Poste li laboris kiel bandestro en la klubejoj de Playboy kaj daŭrigis ludadon en svingostilo.

Literaturo[redakti | redakti fonton]