Spokil

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Spokil, aŭ "sistema lingvo por internacia uzado", estas volapukido, kreita en 1890 kaj publikita en 1900 kaj 1904 de kuracisto el La Bourboule, Adolphe Charles Antoine Marie Nicolas (1833-?), eks-volapukisto. Nicolas prezentis sian projekton al Delegitaro por alpreno de lingvo internacia en 1906. Laŭ Otto Jespersen dum la prezentado, Dro. Nicolas emfazis kiel avantaĝo de sia sistemo fondita sur aprioraj principoj, ke ĝi estas konstruita laŭ firma studo pri la leĝoj de mnemoteĥniko kaj sekve estas aparte facile memorebla. Tamen li preskaŭ ofendiĝis kiam Jespersen volis komenci ekzameni lin pri lia propra vortolibro, kaj tiel ŝajnis ke li ne povas memori la vortojn, kiujn li mem kreis.

Plejparto de vortprovizo estas apriora, tio estas la malforta parto de la projekto.

La projekto, almenaŭ en sia lasta formo, estas klare influita de Esperanto kaj tre eble influis sur Ido, ĉefe en la verba sistemo.

Gramatiko[redakti | redakti fonton]

Alfabeto kaj prononco[redakti | redakti fonton]

Spokil havas 21 literojn, 5 vokalojn: a, e, i, o, u; kaj 16 konsonantoj: b,d,g,v,z,r,m,j(ĵ), p,t,k,f,s(z),l,n,h(ŝ).

La forta silabo estas optativa, oni konsilas fortigi la lastan silabon se vorto finas per l, kaj antaŭlastan en aliaj okazoj.

Morfologio[redakti | redakti fonton]

Kiel Esperanto, la vortklasoj havas fiksitajn finaĵojn:


Ĝi havas tri artikolojn: difina le, nedefina ne kaj partitiva me.


La substantivoj ne havas deklinacion. La pluralon oni faras per -s aldonita nur al substantivo, nur al artikolo aŭ nur al determinanto: les modale modas= la domo; les grula = la liberuloj.


La adjektivoj estas neŝanĝeblaj.


La personaj pronomoj estas:

  • Mi= mi
  • Ci= ti
  • Li= il
  • Ŝi= ella
  • Ni= ni
  • Vi= vi
  • ili= li (maskla), elles (ina).

Oni faras la posedan adjektivon, kiel en Esperanto, per aldono de sufikso de adjektivo (-o): mio (mia), tio (cia), ilo (lia) ktp. La pronomo oni faras per antaŭigo de artikolo: le mio (la mia), ktp.

La rilata pronomo estas koe (kio, kiu, kia). La demonstrativa adjektivo estas lu (tiu, tia) kaj la demonstraj pronomoj estas ello (tio, tiu viro), ellala (tio, tiu virino) la vorteto do havas uzon simila al esperanta ĉi: do lo = ĉi tio.


La verbo, simile al Esperanto, ne varias laŭ persono, sed laŭ verbtempo, modo kaj voĉo.

Oni povas formi la verbo per vorteto infinitivo plus l-: arbe lai = arbai (laboras), arbe lei = arbei (laboris) ktp. La pasivan voĉon, simile al Ido, oni faras per infikso -en-: arb-en-e (esti laborata); arbenai (estas laborata); arbenei (estis laborata); arbenoi (estos laborata); arbenui (estus laborata).

Krom tiuj bazaj verbtempoj ankaŭ estas aliaj helpaj verbformoj formitaj per sufikso -iz- :

  • arbizai aŭ arbe lizai (estis laboranta) = neperfekto;
  • arbizei aŭ arbe lizei (estis laborinta) = pluskvanperfekto;
  • arbizoi aŭ arbe lizoi (estos laborinta) = perfekta futuro;
  • arbizui aŭ arbe lizui (estus laborinta) = preterita kondicionalo;

La participo aktiva oni formas ankaŭ per -iz (pasinta) aŭ -az (prezenta) : arbiz (laborinta), arbaz (laboranta), la participo pasiva oni fara per -en-: movenai (amata), movenoi (amota) ktp. kaj oni povas uzi la helpverbon de (havi) por formi kompleksaj tempoj. La imperativon oni faras per vorteto vi: arbai vi (laboru).


Prefiksoj:

  • m- pligrandigo: ova (emo) > mova (amo);
  • n- neo: ova > nova (neemo);

Sufiksoj:

  • -al = aro: lupus (lupo) > lupusal (luparo);
  • -el = isto: arbe (labori) > arbel (laboristo);
  • -il = ilo: kabe (levi) > kabel (levilo);
  • -ol = kemia elemento, arbo;
  • -ul = produktoj; fruktoj; aĵoj: iskre (skribi) > iskrul (skribaĵo);
  • -ella = inoj: felis (kato) > felisella (katino);
  • -inna = idoj: lupus > lupusinna (lupido).

Sintakso[redakti | redakti fonton]

Ne estas, kiel en Esperanto, eksplicitaj reguloj de sintakso, nur estas "normala" strukturo SVO.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

  • Meona vai le tsael di le veol (Homo estas la reĝo de la naturo)
  • Nombroj (1-10): ba, ge, di, vo, mu, fa, te, ki, po, nu.
  • Patro Nia: Mael nio, kui vai o les zeal: Aepseno lezai tio mita. Veze lezai tio tsaeleda. Feleno lezai tio bela, Uti o zeal, itu o geol. Demai da ni zaiu nio braima ulliozo. E sbilai da ni nios gelena, Uti ni itu sbilai da gelenelas nio. E no apidai ni o fismena, Stu nibai ni i le sfail.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MÉMOIRES DE LA SOCIÉTÉ NATIONALE D'AGRICULTURE, SCIENCES ET ARTS D'ANGERS. LACHESE ET Cie, IMPRIMEURS-LIBRAIRES, ANGERS, 1901, cinquième série, tome III, année 1900, IN 8°, broché, 380 p. + supplément de 31 p.
  • MÉMOIRES DE LA SOCIÉTÉ NATIONALE D'AGRICULTURE, SCIENCES ET ARTS D'ANGERS. GERMAIN ET G.GRASSIN, IMPRIMEURS-ÉDITEURS, ANGERS, 1904, cinquième série, tome VII, année 1904, IN 8°, broché, 550 p.
  • Nicolas, Adolphe Charles Antoine Marie. Spokil. Langue internationale. Grammaire, exercises, les deux dictionnaire, Paris: Maloine, 1904 (272+ p.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.