Pjotr Bagration

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pjotr Bagration
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1765 (1765-01-01)
en Kizlar
Morto 12-an de septembro 1812 (1812-09-12) (47-jaraĝa)
en Sima, Vladimir Oblast
Mortokialo gangreno
Tombo Yuryev-Polsky District
Lingvoj rusa
Ŝtataneco Rusia Imperio
Subskribo Pjotr Bagration
Familio
Patro Ivan Aleksandrovich Bagration
Frat(in)oj Roman Bagration • Alexander Ivanovich Bagration
Edz(in)o Catherine Bagration
Infano sen valoro
Parencoj Jesse of Kartli
Okupo
Okupo oficiro
vdr
Gravuraĵo far D.Dayton en 1814

Princo Pjotr Ivanoviĉ BAGRATION (kartvele პეტრე ბაგრატიონი; P'et're Bagrat'ioni, ruse Пётр Иванович Багратион) naskiĝis en 1765[1] en Kizlar urbo (nun Dagestano, Rusio), mortis pro gravaj vundoj okazintaj dum la Batalo de Borodino la 12-an de septembro[jul.]/ 24-an de septembro 1812[greg.] en bieno Sima, Vladimira gubernio, Rusio. Li estis elstara rusia militestro, posteulo de Bagration dinastio longtempe reginta en Kartvelio.

Bagration militservis en la rusa armeo ekde 1782 tridek jarojn, komence kiel ordinara soldato kaj fine kiel infanteria generalo. Li partoprenis en la milito kontraŭ turkoj (1787-1892), en kelkaj bataloj kontraŭ la franca armeo en t.n. Napoleonaj Militoj sub komando de ĉefgeneralo Aleksandr Suvorov.

En la batalo de Borodino okazinta la 7-an de septembro 1812 Bagration estis anstataŭanto de ĉefkomandanto Miĥail Kutuzov kaj estris la 2-an rusan armeon. Rezulte li estis grave vundita kaj poste mortis pro gangreno.

Memoro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Laŭ la disertacio de Mikaberidze la ekzakta naskiĝdato estas nekonata. Ja en Петр из рода Багратиони (Журнал Проджи - 12-й номер). Arkivita el la originalo je 2012-09-06. Alirita 2019-08-16. kaj en Земляки Багратион Петр Иванович (Владимирская энциклопедия). Arkivita el la originalo je 2015-11-26. Alirita 2019-08-16. la 10-a de Julio 1765 estas menciita kiel naskiĝdato, sed primara fonto por ĉi tiu informo ne estas konata.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]