Saltu al enhavo

Paul Chambers

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Paul Chambers
Persona informo
Naskonomo Paul Laurence Dunbar Chambers, Jr.
Naskiĝo 22-an de aprilo 1935 (1935-04-22)
en Picburgo
Morto 4-an de januaro 1969 (1969-01-04) (33-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo Tuberkulozo Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Cass Technical High School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo komponisto
diskografa artisto
ĵazmuzikisto
kontrabasisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Paul Laurence Dunbar Chambers la pli juna (* 22-an de aprilo 1935 en Pittsburgh, Pensilvanio; † 4-an de januaro 1969 en Novjorko) estis usona ĵaza basinstrumentisto.

Vivo kaj verkado

[redakti | redakti fonton]

Paul Chambers, kiu komence ankoraŭ ludis baritonkornon kaj tubjon, komencis ludi kontrabason en la aĝo de 14 jaroj. Post transloĝiĝo al Detrojto li jam baldaŭ kunludis kun lokaj muzikistoj kiel Thad Jones, Barry HarrisKenny Burrell. Kun Paul Quinichette li iris en 1955 al Novjorko, por ludi tie en ĉiuj gravaj ĵazklubejoj de la urbo. Jam en la sama jaro Miles Davis dungis lin por sia kvinopo. Chambers muzikis en ĝis 1963 en la bando de Davis, kunverkis krome je sonregistraĵoj de John Coltrane, Cannonball Adderley, Sonny RollinsKenny Dorham kaj faris fine de la 1950-aj jaroj je propra nomo kelkajn albumojn por Blue Note kaj Vee Jay. En 1956 li kunverkis la unuan albumon de Quincy Jones, This Is How I Feel About Jazz. En la jaroj 1964/1965 li muzikis kune kun Wynton Kelly kaj Jimmy Cobb en triopo kaj faris i. a. sonregistraĵojn kun Wes Montgomery. Pro sia heroinmanio li mortis en 1969 aĝa je preskaŭ 34 jaroj.

Chambers estis elstara basisto, akompananto laŭ la stilo de bibopo, kiu metis solidajn paŝbasajn liniojn sub la soloojn de siaj kunmuzikantoj kaj donis per tio la certecon por ties improvizadoj. Krome Chambers uzis je siaj solooj lerte la arĉon, kio siatempe estis maloftega kaj reliefigis lin de liaj kolegoj, kiuj ankaŭ je solooj nur plukis la kordojn. Sur la albumo Giant Steps de John Coltrane, je kiu Chambers mem kunludas, krome troviĝas kanto nome Mr. P.C.. Ĉi tiun pecon dediĉitan al li oni nuntempe rigardas kiel ĵazan normkanton.

  • Whims Of Chambers (Blue Note Records, 1956) kun Donald Byrd, John Coltrane, Horace Silver, Kenny Burrell
  • Bass On Top (Blue Note, 1957)
  • Bud! The Amazing Bud Powell (Vol. 3) (Blue Note, 1957)
  • Cool Struttin' (Blue Note, 1958) kun Sonny Clark, Art Farmer
  • Go (Vee Jay, 1959) kun Freddie Hubbard, Cannonball Adderley, Wynton Kelly, Jimmy Cobb
  • Motor City Scene (Lonehill Jazz, 1959/60) kun Donald Byrd, Thad Jones, Billy Mitchell, Pepper Adams, Tommy Flanagan, Louis Hayes
  • 1st Bassman (Vee-Jay, 1960) kun Tommy Turrentine, Yusef Lateef

Literaturo kaj konsultlibraj notoj

[redakti | redakti fonton]