Torsten Bendias

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Torsten Bendias
Persona informo
Naskiĝo 5-an de junio 1964 (1964-06-05) (59-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Torsten BENDIAS (naskiĝis la 5-an de junio 1964) estas germana esperantisto. Li estis la ĉefa aktivulo de la Esperanto-Junularo de GDR, kiun li rajtis reprezenti eĉ en la IJKoj en Zagrebo (1988) kaj Kerkrade (1989), kiam tiaj vojaĝoj por ordinaraj esperantistoj el GDR ne estis eblaj.

Post la unuiĝo de la Esperanto-Junularo de GDR kun Germana Esperanto-Junularo (GEJ), li fariĝis estrarano de GEJ pri eksteraj rilatoj.

Li verkis kelkcentpaĝan germanlingvan libron pri la historio de la junulara Esperanto-movado en GDR, kiu publikiĝis en unua eldono je titolo Esperanto-Jugendgruppen in der DDR en 2003 (eldonejo AGG, Berlino) kaj en prilaborita dua eldono je titolo Die Esperanto-Jugend in der DDR en 2011 (eldonejo Lit, Berlino). Krome li kontribuis al la libro Berliner jüdische Kassenärzte und ihr Schicksal im Nationalsozialismus ("berlinaj judaj eksterhospitalaj kuracistoj kaj ilia sorto en Nazia Germanio") de 2009 (eldonejo Hentrich & Hentrich, Berlino).

Torsten Bendias studis juron kaj psikologion en la Humboldt-Universitato en Berlino kaj nun laboras kiel psikologo.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]