Bresta religia unio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bresta religia unio - akto pri organizacia unuigo de katolika kaj ortodoksa eklezioj, sur teritorio de Polujo kaj Litvo, proklamita en oktobro 1596 per eklezia koncilio en urbo Bresto, kaj konfirmita de la pola reĝo.

La orienta fidelularo subiĝis al papo, akceptis katolikajn dogmojn, sed konservis la bizancan liturgian riton kaj tiajn laŭ-ortodoksismajn kutimojn, kia la uzo de la julia kalendaro. Estis malpermesite konverti la orientatradiciulojn en latinajn katolikojn kaj adapti iliajn preĝejojn al latina stilo.

Kontroversioj de historiistoj de la du lastaj jarcentoj rilatis al Meletij Smotrickij, kiu komence de la 17-a jarcento forlasis ortodoksismon favore al la unuigo. Nur en 1995 usona esploristo David Frick en laboraĵo dediĉita al li ordigis atingaĵon de pola kaj alilingva historiografio. Pri la unuigo sin okupis Aleksander Brückner, Feliks Koneczny kaj Oskar Halecki.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • K. Lewicki, Książę Konstanty Ostrogski a unia brzeska 1596 (Princo Konstatny Ostrogski kaj la bresta unio 1596), Lvovo 1933.
  • Likowski E., Historia unii Kościoła ruskiego z Kościołem rzymskim (Historio de la uno de la rutena eklezio kun la Romkatolika Eklezio), Poznań 1875.
  • Likowski E., Unia brzeska (1596), Warszawa 1907.
  • Unia brzeska. Geneza, dzieje i konsekwencje w kulturze narodów słowiańskich. Praca zbiorowa (Bresta unio. Komenco, historio kaj konsekvencoj en la kulturo de slavaj nacioj. Kolektiva verko), redakto de R. Łużny, F. Ziejka kaj A. Kępiński, Krakovo 1994, ISBN 83-7052-220-3.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

M. Kozłowski, Bresta unio en pola historiografio ĝis 1939 [1] en: Młodsza Europa. Portal Europy Środkowo-Wschodniej (Pli juna Eŭropo. Portalo de Mez-Orienta Eŭropo)