Oskar Halecki

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Oskar HALECKI (naskiĝis la 26-an de majo 1891 en Vieno, mortis la 17-an de septembro 1973 en White Plains apud Novjorko) estis pola historiisto, fakulo pri mezepokismo, bizanciisto, profesoro de Varsovia Universitato kaj de eksterlandaj altlernejoj, membro de Pola Akademio de Scipovoj (PAU), elmigranta aktivulo, kavaliro de Malta Ordeno de 1955.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Oskar Halecki finis gimnazion en Vieno (1909), poste studis historion en Jagelona Universitato (1909–1914); lia lekciisto Stanisław Krzyżanowski prizorgis lian doktorecon je la temo Pri komencoj de litova parlamentismo (1913) kaj habilitiĝon (1915). En la jaroj 1914–1915 Oskar Halecki kompletigis studojn en Universitato de Vieno; de 1915 estis docento en Katedro de Helpaj Sciencoj de Historio ĉe Jagelona Universitato, en 1918 translokiĝis al Varsovia Universitato, kie ricevis Katedron de Historio de Orienta Eŭropo; en 1919 estis nomumita ordinara profesoro, en 1920 iĝis dekano de Filozofia Fakultato, en 1930/1931 dekano de Humanisma Fakultato. Li lekciis pri historio de mezepoka Pollando, polaj-litovaj rilatoj ĝis la 16-a jarcento, historio pri Orienta Eŭropo ĝis la 17-a jarcento. En la jaroj 1925–1926 plenumis funkcion de ĉefo de Universitata Sekcio de Internacia Instituto de Mensa Kunlaboro en Parizo. Krom sicenca laboro aktivis socie. En 1926 partoprenis Komunian Kongreson en Ĉikago, estis membro de Katolika Asocio de Internaciaj Esploroj en Friburgo kaj prezidanto de pola grupo de la Asocio (1927–1929). En la 1-a Komunia Kongreso en Poznań en 1930 prezentis faman referaĵon "Komunio kaj renovigo de la mondo". Tri jarojn poste iĝis la unua prezidanto de Unuiĝo de Katolikaj Verkistoj (1933–1936). En la jaroj 1934–1935 funkciis plue kie vicprezidanto de Ĉefa Estraro de Asocio de Pola Katolika Intelektularo. Li kontraŭstaris enkondukon fare de registaro de civilaj divorcoj. Dum eksplodo de la dua mondmilito restis en Svislando, poste foriris al Francio, Anglio kaj fine al Usono. Dum certa tempo lekciis en Pola Universitato en Parizo (1940), en la jaroj 1944–1961 gvidis Katedron pri Orienta Eŭropo en Universitato de Fordham en Novjorko. Lekciis en universitato en Montrealo, Kolumbia Universitato kaj aliaj. En la jaroj 1942–1953 estis direktoro, en 1953–1962 prezidanto de Pola Scienca Instituto en Novjorko; li kontribuis al ĝia ekesto en 1942.

Publika agado[redakti | redakti fonton]

Sendepende de scienca laboro li okupiĝis pri publika agado. Dum la unua mondmilito apartenis al Supera Nacia Komitato. Militservon malhelpis lia parta vida malkapablo. Tamen en Centra Eldon-Buroo de la Komitato, la filio apoganta Legiojn de Józef Piłsudski, aperis grava laboraĵo de Halecki pri naciaj minoritatoj. Dum la milito anoncis kelke da aliaj laboraĵoj pri naciecaj kaj religiaj temoj. Li estis spertulo de pola delegitaro por la paca Konferenco de Parizo 1919 okupiĝanta pri historiaj kaj juraj problemoj kaj ĝenerala sekretario de Oficejo de Kongresaj Laboroj. Tiutempe li proponis koncepton de la kreo de komuna ŝtato de Pollando, Litovio kaj Ukrainio. Li apogis t.n. federacian koncepton de Piłsudski - prometeismon. Ankaŭ publikigis plurajn memorialojn pri naciaj minoritatoj kaj pri teritorio de la pola ŝtato.

De januaro ĝis junio 1919 plenumis funkcion de ĉefestro de Kleriga Fakultato en Ministerio pri Eksteraj Aferoj, en la jaroj 1921–1924 partoprenis en laboroj de sekretario de Ligo de Nacioj en Ĝenevo (inter alie kiel sekretario de Komisiono pri Mensa Kunlaboro de la Ligo de Nacioj). Ĉi-kampe li kunlaboris kun Albert Einstein, Henri Bergson kaj Maria Curie-Skłodowska, kaj apelaciis pri strikta kunlaboro, interŝanĝo de sciencistoj, kaj ankaŭ de literaturo. Li estis decida kontraŭulo de Sovetunio, partoprenanto de prometeisma movado kaj plurfoje diris pri komunista kaj soveta minaco por Eŭropo.

Dum eksplodo de la dua mondmilito Halecki troviĝis en Svislando, de kie sukcesis transiri al Parizo, kie organizis Polan Universitaton Eksterlande. Poste tra Portugalio forveturis al Usono. Li tuj eklaboris en Vassar College (1940–1941), sed baldaŭ translokiĝis al gvidata de jezuitoj Universitato Fordham apud Nov-Jorko, kie restis ĝis pensiiĝo en 1961. Samtepe lekciis en Universitato Columbia kaj en Montrealo, vojaĝante inter la du urboj. En 1942 apartenis al fondintoj de Pola Scienca Instituto en Nov-Jorko, traktata kiel daŭrigo de Pola Akademio de Scipovoj. Li estis ĝia direktoro (1942–1952), kaj post morto de Jan Kucharzewski en 1952 iĝis honora prezidanto.

Historiaj opinioj[redakti | redakti fonton]

Li estis porparolanto de la rolo de Pollando kiel "remparo de kristanismo", postulis neprecon subiĝi al volo de Vatikano. Alte lin aprezis la papo Pio la 12-a. Li partoprenis celebradon de la 1000-a datreveno de la bapto de Pollando en 1966. Ekde la dua mondmilito li estis forte politike engaĝita. Lia scienca pozicio kaŭzis, ke iĝis reprezentanto de la opinio en intelektaj kaj politikaj medioj de Ameriko. Eminenta ekzemplo de tio estas lia partopreno en radia debato januare 1944 pri la rilatoj kun Rusio, en kiu li bonege kontraŭstaris al rusa armea ataŝeo kaj al profesoro Pares, adepto de teritoriaj akiraĵoj de Stalin malfavore al Pollando. Aŭdata en la tuta Ameriko la disaŭdigaĵo (io simila al hodiaŭaj televidaj debatoj) fruktis per lavango da gratuloj de la plej eminentaj usonanoj kaj estis rememorata dum jaroj. En malbonaŭgura, nokaŭta per argumentoj artikolo The Sixth Partition of Poland (Dispartigoj de Pollando-Litovio de 1945 Halecki analizis antaŭdiratan kripligon de la unua aliancano de Okcidenta Eŭropo. Li asertis, ke tio estas la unua dispartigo, kies flanko estas okcidentaj demokratioj, kiujn defendis la pola soldato sangante de 1939. En alia studaĵo Post-War Poland (Postmilita Pollando) (1944) li profetis bezonon rekonstrui nian regionon kaj Eŭropon surbaze de federacio. Li pensis pri io kiel Eŭropa Unio kaj, same interese, ordonis ĝian disvastigon trans Atlantiko. Li postulis konstruon de transatlantika komunumo.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Die Beziehungen der Habsburger zum lituanischen Hochadel im Zeitalter der Jagellonen, Innsbruck: Verlag der Wagner'schen Universitäts-Buchhandlung 1915.
  • Das Nationalitatenproblem im alten Polen, Krakau: Zentral Verlagsbureau Des Polonischen Obersten Nationalkomitees 1916 [1]
  • L'histoire de l'Europe orientale, 1923.
  • Moyen age et temps modernes, Paris: La Renaissance du Livre 1927.
  • Un empereur de Byzance æ Rome : vingt ans de travail pour l'union des églises et pour la défense de l'empire d'orient : 1355 - 1375, Warszawa: eldonis Towarzystwo Naukowe Warszawskie 1930.
  • Le désarmement et l'opinion internationale, Paris: Publications de la Conciliation Internationale 1932.
  • L'historiographie polonaise du XIX et XX-e siecle, 1933, kun Bronisław Dembiński kaj Marceli Handelsman
  • La Pologne de 963 a 1914, Paris: Librairie Félix Alcan 1933.
  • La Pologne et la question d'Orient de Casimir le Grand à Jean Sobieski, Varsovie: Société Polonaise d'Histoire 1933.
  • Rome et Byzance au temps du grand schisme d'occident, Lwów 1937.
  • Les nations martyres: Pologne, Paris: Éditions Albin Michel 1939.
  • East Central Europe in postwar organization, Philadelphia 1943.
  • The Crusade of Varna: A Discussion of Controversial Problems, New York: Polish Institute Arts and Sciences in America 1943
  • Histoire de Pologne, New York 1945.
  • The Borderlands of Western Civilization. A History of East Central Europe, New York: Roland Press 1952 [2]
  • Imperialism in Slavic and East European History, 1952.
  • De Hedvige Andegavensi, Regina Poloniae, eiusque in Historia Europae Orientalis momento gravissimo, Roma: Hosianum 1953.
  • (kunaŭtoro: James F. Murray, Pius XII: Eugenio Pacelli, New York: Farrar, Straus and Young 1954.
  • The Millennium of Europe, Notre Dame (Indiana) 1963.
  • From Florence to Brest (1439-1596), Rome 1958 (pola eldono: De florenca unio ĝis la bresta, volumo 1-2, Lublin: Instytut Europy Środkowo-Wschodniej - Rzym: Fundacja Jana Pawła II 1997
  • The Limits and Divisions of European History, 1962; pola traduko: Historio de Eŭropo – ties limoj kaj disdividoj, Lublin: Inst. Europy Środkowo-Wschodniej 1994 [3]
  • The place of Czestochowa in Poland's Millennium, Washington: Catholic University of America Press 1967.
  • Jadwiga of Anjou and the rise of East Central Europe, New York 1991; pola traduko: Jadwiga Andegaweńska i kształtowanie się Europy Środkowowschodniej, Kraków: Towarzystwo Autorów i Wydawców Prac Naukowych "Universitas" 2000.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]