Sahagún

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sahagún
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 24320
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 456  (2023) [+]
Loĝdenso 20 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 22′ N, 5° 2′ U (mapo)42.371111111111-5.0330555555556Koordinatoj: 42° 22′ N, 5° 2′ U (mapo) [+]
Alto 813 m [+]
Areo 123,64 km² (12 364 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sahagún (Provinco Leono)
Sahagún (Provinco Leono)
DEC
Sahagún
Sahagún
Situo de Sahagún
Sahagún (Hispanio)
Sahagún (Hispanio)
DEC
Sahagún
Sahagún
Situo de Sahagún

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sahagún [+]
vdr

Sahagún [saaGUN] estas municipo kaj vilaĝo de Hispanio situanta sudoriente de la provinco de Leono, en la zono nordokcidenta de la regiono de Kastilio-Leono. Situa sur ebenaĵo inter la riveroj Cea kaj Valderaduey, ĝi troviĝas en la komarko Tero de Sahagún, kiun ĝi kunhavas kun aliaj najbaraj municipoj kiaj Cea, Grajal de CamposCalzada del Coto. Estas krome ĉefurbo de jurisdikcio.

Komarkoj de la provinco Leono; Tierra de Sahagún sudoriente, rozkolore.
Ponto super la rivero Cea.

Toponimio[redakti | redakti fonton]

La urbonomo rilatas etimilogie al supozita tombejo de la restaĵoj de martiroj Fakundo kaj Primitivo, ĉirkaŭ 304, persekutitaj, supozite senkapigitaj kaj ĵetitaj al la rivero Cea. La loko iĝis pilgrimejo de kristanoj kun reputacio de miraklejo. Tie oni starigis templon kiu aperas en fontoj kiel «Sanctus Facundus», «Sanct Fagunt» kaj «Sant Fagun», kio rezultos en «Safagun», kak poste en Sahagún. ​

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Arenillas de Valderaduey, Celada de Cea, Galleguillos de Campos, Joara, Riosequillo, Sahagún, San Martín de la Cueza, San Pedro de las Dueñas, Sotillo de Cea, Villalebrín kaj Villalmán, okupas totalan areon de 123,64 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 441 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 1 300 loĝantojn el la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 60 km de Leono, provinca ĉefurbo; trapasas la municipan teritorion la riveroj Cea kaj Valderaduey. Ĝi limas kun Calzada del Coto, Villamol, Cea, la Provinco Palencio, Calzada del Coto, la Provinco Valadolido, Grajal de Campos kaj Escobar de Campos. Parto de la municipa teritorio estas Birdoprotekta Areo ZEPA.

Historio[redakti | redakti fonton]

Sahagún.

Estas restaĵoj de romia setlejo. En Mezepoko okazis reloĝado rilata al sanktejo dediĉita al la martiroj Fakundo kaj Primitivo; la domaro plifirmiĝis en la 11-a jarcento pro la alveno de la Ordeno de Klunizo kaj la ricevo de foruo el la reĝo Alfonso la 6-a de Leono. Dum lia regado Sahagún gravis pro la promocio de la Jakoba Vojo kaj la enkonduko en Iberio de la klunizaj ritoj kontraŭ la visigotaj ritoj, kio rezultis en pliigo de komerco kaj la influo de la urbo super vasta areo. La areo apartenis al la Regno Leono.

La urbo havis viglan etoson kaj okazis ribeloj de burĝuloj kontraŭ la senjoroj en la 12-a kaj 13-a jarcentoj. La monaĥejo pligraviĝis kaj hegemoniis super cent monaĥejoj. El la 14-a jarcento ĝi havis universitaton ĝis la 16-a jarcento kiam la benediktanoj translokigis ĝin al Iraĉe. En Decembro 1808, dum la Milito de Hispana Sendependiĝo, okazis proksime la batalo de Sahagún, inter britoj kaj francoj, kun venko de la francoj. En 2008 oni festis la duan centjariĝon de tiu batalo pere de simbola rekonstruo de la batalo.

En 1931 ĝi estis la dua loko en Hispanio, post Éibar, en kiu estis proklamita la Dua Hispana Respubliko.​

Tradiciaj enspezofontoj estas forstado de poploj, agrikulturo (maizo kaj aliaj cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Estas vinproduktado, helpita de protektita devennomo. Iamaj fabrikoj dekadencis. Lastatempe kultura kaj rura turismo plie ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado). Konstruado kaj servoj (eduksistemo, sansistemo, turismo) plej gravas.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo de Sankta Tirso.
  • Preĝejo de Sankta Laŭrenco,
  • Preĝejo de Sankta Tirso,
  • Sanktejo de la Pilgrimantino,
  • Ruinoj de la Reĝa Monaĥejo de Sankta Benedikto,
  • Preĝejo de la Sankta Triunuo,
  • Preĝejo de la Sankta Kruco kaj monaĥejo,
  • Preĝejo de Sankta Johano,
  • Ermitejo de La Virgulino de la Ponto,
  • Ponto Kanto,
  • Muzeoj,
  • Sankta Semajno kaj aliaj festoj,
  • Jakoba Vojo,
  • Kuirarto.

Bildaro[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]