Gerd Müller

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tiu ĉi artikolo temas pri la futbalisto Gerd Müller. Pri la samnoma politikisto vidu la artikolon Gerd Müller (politikisto).
Gerd Müller
Persona informo
Naskonomo Gerhard Müller
Naskiĝo 3-an de novembro 1945 (1945-11-03)
en Nördlingen, Distriktaro Ŝvabio,  Usone okupita zono de postmilita Germanio
Morto 15-an de aŭgusto 2021 (2021-08-15) (75-jaraĝa)
en Wolfratshausen
Mortokialo Alzheimer-malsano
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Ursula Ebenböck
Okupo
Okupo futbalisto
vdr
Gerd Müller en 2006
Müller (1974)

Gerd Müller (prononco [ˈɡɛɐt ˈmʏlɐ]) estis germana futbaltrejnisto estis profesia futbalisto. Li naskiĝis la  3-an de novembro 1945(nun 1945-11-03) en Nördlingen, Bavario, Okcidenta Germanio kaj mortis la 15-an de aŭgusto 2021[1]. En 1970 li ricevis la premion ora Pilko por la eŭropa monda futbalisto de la jaro.

Inter la jaroj 1963 kaj 1981 li estis profesia futbalisto, la plej grandan parton, nome de 1964 ĝis 1979, en la kluboj Bayern München.

Krome Gerd Müller inter la jaroj 1966 kaj 1974 estis membro de la vira germana nacia teamo de futbalo, post kiam en 1966 li ankaŭ membris en la nacia teamo de sub-23-jaruloj. Kadre de la vira nacia teamo li gajnis la Futbala Mondpokalon en 1974 kaj partoprenis plurajn pliajn turnirojn pri la Futbala Mondpokalo. Krome per la nacia teamo li gajnis en la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 1972 kaj partoprenis en pluraj pliaj eŭropaj ĉampionadoj.

Kun naciaj rekordoj de 68 goloj en 62 internaciaj matĉoj, 365 goloj en 427 matĉoj de la unua germania ligo de futbalo (Bundesliga) kaj internacia rekordo de 66 goloj en 74 eŭropaj klubaj matĉoj, li estis unu el la plej sukcesaj golpafistoj de sia erao. Laŭ la stato de 2012 li havas la 8-an rangon en la listo de futbalaj golpafistoj, kvankam li faris malpli multajn matĉojn ol ĉiuj el la aliaj sportistoj en la plej supraj 15 rangoj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]