Nils Asther

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Nils Asther
Nils Asther (Foto de Alexander Binder)
Nils Asther (Foto de Alexander Binder)
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1897
en Danio Kopenhago, Danujo
Morto 13-an de oktobro 1981
en Svedio Stokholmo, Svedujo
Mortis per malsano vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco SvedioDanio vd
Infanoj 1
Profesio
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • televida aktoro vd
Aktiva dum 1916 - 1963
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Nils Asther (naskiĝinta la 17-an de januaro 1897 en Kopenhago, Danujo; mortinta la 13-an de oktobro 1981 en Stokholmo, Svedujo) estis aktoro, kiu dum la malfrua silentfilmo-epoko atingis tutmondan famon.

Kariero[redakti | redakti fonton]

Nils Asther lernis komence ĉe la renoma Reĝa Dramaturgia Aktoro-Akademio en Stokholmo, kie en 1916 por filmado lin dungis Mauritz Stiller, la iama malkovronto de Greta Garbo. Post kiam Asther estis prezentinta en multaj svedaj kaj germanaj produktaĵoj, li iris en 1927 al Holivudo, kie li ankaŭ pro sia bonaspekto (granda kaj malhelhara) rapide populariĝis.

Plej konataj tamen estas liaj komunaj filmoj kun Greta Garbo. Wild Orchids igis al Asther roli javan princon, kiu tentas Garbon, kiu siaflanke tenas platonecan geedzecon kun onkleca Lewis Stone.

Asther havis kontraste al Garbo konsiderindajn problemojn kun sia prononco kaj fariĝis je la ekesto de la sonfilmo fakte post nokto senlabora. Li geedziĝis tiam artistinon Vivian Duncan, ero de la fama fratina duopo The Duncan Sisters, kaj vojaĝis kun ŝi tra Usono. En 1932 li revenis al Holivudo, kiel li unu fojon tuj post la alia ludis du el siaj plej bonaj roloj: en Letty Lynton kaj en The Bitter Tea of General Yen de Frank Capra, en kiu li seksallogas kaj samtempe per sia krueleco forpuŝas la usonan misiistinon Barbara Stanwyck.

Lian plej ideoriĉan kaj plej maturan prezentadon li donis tamen mallonge poste en Storm at Daybreak, drama amhistorio, kiu evoluas antaŭ la fono de la 1-a Balkana Milito kaj en kiu Kay Francis devas decidiĝi inter sia edzo (Walter Huston) kaj Asther. La du geamantoj finfine decidiĝas por la sinmortigo.

Mallonge poste Aster malpaciĝis kun la studiestroj de MGM kaj estis sublistigita en kaŝregistron, tiel ke li dum kvar jaroj devis iri al Britujo.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1960: När mörkret faller
  • 1933: The Right to Romance
  • 1933: Storm at Daybreak
  • 1933: The Bitter Tea of General Yen
  • 1932: Washington Masquerade
  • 1932: Letty Lynton
  • 1932: But the Flesh Is Weak
  • 1930: The Sea Bat
  • 1929: The Wrath of the Seas
  • 1928: The Hollywood Revue of 1929
  • 1929: The Single Standard
  • 1929: Wild Orchids
  • 1928: Dream of Love
  • 1928: Our Dancing Daughters
  • 1928: The Cardboard Lover
  • 1928: Loves of an Actress
  • 1928: The Cossacks
  • 1928: Laugh, Clown, Laugh
  • 1928: The Blue Danube
  • 1927: Sorrell and Son
  • 1923: Norrtullsligan
  • 1916: Vingarne

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]