Tamás Aczél

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Tamás Aczél
Persona informo
Naskiĝo 16-an de decembro 1921 (1921-12-16)
en Budapeŝto
Morto 18-an de aprilo 1994 (1994-04-18) (72-jaraĝa)
en Bostono
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco HungarioUsonoSovetunio vd
Profesio
Okupo ĵurnalisto • poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tamás Aczél [tamAŝ acEl], laŭ hungarlingve kutima nomordo Aczél Tamás estis hungara verkisto, ĵurnalisto, redaktoro kaj profesoro. Lia edzino estis Olga Gyarmati.

Tamás Aczél naskiĝis la 16-an de decembro 1921 en Budapeŝto, li mortis la 18-an de aprilo 1994 en Bostono.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Tamás Aczél devenis en juda familio. Li faris abiturienton en Budapeŝto en 1939, poste li plulernis en Italio. Post la 2-a mondmilito li laboris en diversaj eldonejoj en Budapeŝto, kie estis ankaŭ ĉefradaktoro. Post la revolucio en 1956 li forlasis la landon kaj vivis en Anglio, poste en Usono, kie li aprezis sian pli fruan laboron aĉa. En 1966 li ekinstruis en universitato de Massachusetts. Li ricevis premion Kossuth en 1949, poste en 1952 premion Sztálin (Stalino).

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A szabadság árnyékában (En ombro de la libereco), romano 1948
  • Éberség, hűség Versek poemoj, 1948
  • A szellemi ellenállás története a vasfüggöny mögött studo 1959
  • The Ice Age romano 1965
  • The Hunt romano angle 1990, hungare A vadászat 1994

Fontoj[redakti | redakti fonton]