Li Ju-Jing

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Li Ju-Jing
Persona informo
Naskiĝo 29-an de majo 1881 (1881-05-29)
en Guangyang District
Morto 30-an de septembro 1973 (1973-09-30) (92-jaraĝa)
en Hospitalo de Nacia Tajvana Universitato
Lingvoj EsperantoNordĉina dialektaro
Ŝtataneco Respubliko ĈinioDinastio QingTajvanoPopola Respubliko Ĉinio
Alma mater SorbonoInstitut Pasteur
Familio
Patro Li Hongzao
Okupo
Okupo esperantisto
vdr
Li Ju Jing en Paris

D-ro Li Ju-Jing aŭ latinliterigite laŭ sistemo Wade-Giles Li Yu Ying estis konata ĉina klerulo kaj prezidanto de la universitato de Suĝoŭo. Laŭ la Enciklopedio de Esperanto, ekde la fino de la 1910-aj jaroj li forte rekomendis Esperanton.

Dum la Dua Mondmilito li estis aktivisto subtene al savado de judoj de la holokaŭsta genocido fare de la nazioj. Vivante en Usono dum la 1940-aj jaroj, li servis kiel kunprezidanto de la Emerĝenca Komitato por Savi la Judan Popolon de Eŭropo, branĉo de la grupo de Peter Bergson, kiu lobiis ĉe la usona registaro kaj publikigis anoncojn en gazetoj en klopodo premi usonan intervenon por savi la eŭropan judaron. En 1943 kaj 1944 li estis porparolisto de la komitato.