Frigyes Schulek
Frigyes Schulek | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 19-an de novembro 1841 en Peŝto, Departemento Pest-Pilis-Solt-Kiskun, Aŭstra imperio |
Morto | 5-an de septembro 1919 (77-jaraĝa) en Balatonlelle |
Lingvoj | Ido |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Belartoj de Vieno (1861–1867) Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto (1857–1860) |
Familio | |
Patro | Ágoston Schulek |
Frat(in)o | Vilmos Schulek |
Infano | János Schulek |
Parencoj | Richard Adolf Zsigmondy (kuzo aŭ kuzino) Emil Zsigmondy (kuzo aŭ kuzino) Karl Zsigmondy (kuzo aŭ kuzino) Konrád Burchard-Bélaváry (parallel cousin (en) ) Sámuel Zsigmondy (avo) Ödön Krompecher (bofilo) |
Okupo | |
Okupo | arkitekto universitata instruisto idisto |
Verkoj | Fiŝista Bastiono |
Frigyes Schulek [fridjeŝ ŝulek], laŭ hungarlingve kutima nomordo Schulek Frigyes estis fama hungara arkitekto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1917). Lia patro estis Ágoston Schulek (ekonomo), lia filo estis same arkitekto János Schulek, lia nepo estis Tibor Schulek.
Frigyes Schulek naskiĝis la 19-an de novembro 1841 en Pest (urbo). Li mortis la 5-an de septembro 1919 en Balatonlelle.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Frigyes Schulek frekventis lernejon en Debrecen kaj en sia naskiĝurbo, arkitektan akademion en Vieno. En 1866 li studvojaĝis al Parizo, Vieno kaj Italio. En 1870 Imre Steindl invitis lin al urbo Pest por partopreni en arkitektaj laboroj. En la sekva jaro li ekinstruis desegnadon, krome pli kaj pli li okupiĝis pri historiaj monumentoj. Li partoprenis en restaŭradoj de malnovaj historiaj monumentoj. Inter 1903-1911 li instruis en universitato en Budapeŝto.
Liaj konstruaĵoj (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Fiŝista Bastiono (ĉefverko)
- Elvidejo sur pinto de Monto János (ĉefverko)
- trakonstruo de Preĝejo de Ĉieliro de Maria (Vár)
- kalvinana preĝejo en Szeged
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- busto en Szeged