Ágoston Schulek (ekonomo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ágoston Schulek (ekonomo)
Ágoston Schulek (ekonomo)
Ágoston Schulek (ekonomo)
Persona informo
Naskiĝo la  8-an de oktobro 1814(nun 1814-10-08)
en  Hungara reĝlando,  Aŭstra imperio Tiszolc
Morto la 20-an de junio 1869
en  Hungara reĝlando,  Aŭstrio-Hungario Pest (urbo)
Lingvoj francaanglaitalagermanahungara
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Gáspár Schulek M.
Infanoj Frigyes SchulekVilmos Schulek
Okupo
Okupo gimnazia instruisto
vdr

Ágoston Schulek [Agoŝton ŝulek], laŭ la hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Schulek Ágoston Nátán estis hungara ekonomo, kolegia kaj akademia instruisto. Lia patro estis Gáspár Schulek M., liaj plej signifaj filoj estis Frigyes Schulek kaj Vilmos Schulek.

Ágoston Schulek[1][2] naskiĝis la  8-an de oktobro 1814(nun 1814-10-08) en Tiszolc (Hungara reĝlando, Aŭstra Imperio, nuntempa Tisovec en Slovakio), li mortis la 20-an de junio 1869 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ágoston Schulek parolis 10 lingvojn kaj en fino de la hungara reforma epoko li estis kasisto kaj sekretario en firmao de Lajos Kossuth, aŭ li estis uzinestro pri teksaĵoj. Tuj post la hungara revolucio de 1848 li estis ekonomia konsilisto de Kossuth. Depost fino de la revolucio en 1849 li rifuĝis al Orsova (tiam hungara limpasejo, nun Orșova en Rumanio), kie li preparis eblan tujan rifuĝon al eksterlando. Inter 1855-1860 li instruis en kalvinana kolegio de Debrecen, poste en Komerca Akademio (Pest). Li edziĝis dufoje, la unua edzino naskis dufoje, la dua trifoje.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]