Ingemund Bengtsson

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ingemund Bengtsson
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1919 (1919-01-30)
en Veddige
Morto 12-an de aprilo 2000 (2000-04-12) (81-jaraĝa)
en Varberg
Tombo Sankt Jörgens kyrkogård
Lingvoj Esperantosvedaanglafranca
Ŝtataneco Svedio
Okupo
Okupo politikisto
vdr

Ingemund BENGTSSON (naskiĝis 1919 - mortis la 12-an de aprilo 2000) estis sveda socialdemokratia politikisto kaj sveda esperantisto, membro de la Honora Patrona Komitato de UEA.

Li estis membro de la sveda parlamento dum multaj jaroj kaj servis kiel ministro de agrikulturo kaj labormerkato. Li finis sian parlamentan karieron kiel ties parolanto (parlamenta prezidadoficiro) 1979–1988.

En 1972 li gvidis la signifoplenan internacian konferencon pri medio en Stokholmo, el kiu sekvis la startigo de Media Programo de UN. Ĝuste Bengtsson fariĝis la unua prezidanto de ĝia gvid-konsilio.

Bengtsson ofte surprizis la svedan ĵurnalistaron per montroj de sia lingva lerteco, kaj tial oni ofte menciis liajn lingvajn kapablojn.

Esperanto[redakti | redakti fonton]

En 1979 la sveda LKK por la UK 1980 en Stokholmo bezonis Altan Protektanton.[1] Oni sciis ke Bengtsson studis Esperanton en studrondo kiam li estis 18-jara. Montriĝis ke li pli ol volonte akceptas tian honoron: li eĉ denove ekstudis Esperanton. Du tagojn antaŭ la UK li partoprenis en gazetara konferenco, al kiu venis pli ol 40 ĵurnalistoj. Antaŭ la inaŭguro li ĉeestis la akcepton por diplomatoj, kaj komence de la inaŭguro li bonvenigis la kongresanojn al Svedio per Esperantlingva prelego.

Unu jaron poste li aranĝis studviziton en la parlamentejo por la esperantistoj de la Stokholma regiono. En 1984 li invitis la estraron de Sveda Esperanto-Federacio al Bonniers Villa, kiun la registaro uzas por eminentaj gastoj. Jen tuta vespero kun supeo kaj interesaj diskutoj en vere familia etoso kun Ingemund Bengtsson.

En 1985 Bengtsson ĉeestis la inaŭguron de la SEF-kongreso en Helsingborg.[1]

En gazetoj kaj televidaj programoj, ĉe prezento de Bengtsson, oni preskaŭ ĉiam starigis demandojn pri lia intereso pri Esperanto. Ĵurnalo iam demandis, dum liaj someraj ferioj, kion li estas faranta. Li respondis: "Mi legas libron en Esperanto: Winnie-la-Pu."

En sia pozicio li ofte partoprenis en bankedoj kun la Reĝo kaj la Reĝino, kaj iun fojon li sidis sufiĉe longe kun la Reĝino por bone instrui al ŝi la gramatikon de Esperanto. Li estis entuziasma por Esperanto kaj diris eĉ en la sveda estraro, ke oni ĉiam rajtas utiligi lian nomon en reklamo por la lingvo.

La jubilea jaro 1987, jubilea sveda kongreso okazis en la sveda parlamentejo. Bengtsson havis decidrajton pri ĝia ludono al aliaj aranĝoj ol pure parlamentaj, kaj li mem proponis ĝin al SEF kiel okazejon. Bedaŭrinde, Bengtsson malsaniĝis semajnon antaŭ tiu kongreso, sed rezerve troviĝis alia parlamentano por inaŭgura prelego en Esperanto, Daniel Tarschys[1] de la liberala Folkpartiet, laŭ Libera Folio esperantisto[2] – nun konata pro sia kvinjara deĵoro kiel Ĝenerala Sekretario de Konsilio de Eŭropo.

Fontoj[redakti | redakti fonton]