André Ruysschaert

El Vikipedio, la libera enciklopedio
André Ruysschaert
Persona informo
Lingvoj Esperantonederlanda
Ŝtataneco BelgioLuksemburgo
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

André Ruysschaert (Bruĝo, la 17-an de julio 1962) estas belga esperantisto kaj juristo, loĝanta kaj laboranta en Luksemburgio, en la urboparto Izeg (germane Itzig) de la komunumo Hesper (germane Hesperingen, france Hesperange). Studis juron en la Universitato de Gento. Laboris en belga ministerio, ĉe Eŭropa Kortumo kaj Eŭropa Komisiono. Iama redaktoro de Jongeren Esperanto Nieuws (1984-1986), prezidanto de Flandra Esperantista Junulara Asocio, membro de la Komitato de TEJO (1984-1992) kaj de la Komitato de UEA (1995-1998). Laŭ la stato de aprilo 2013, li estas estrarano de Luksemburga Esperanto-Asocio. Aldone li estas multjara kunlaboranto de la internacia esperantlingva magazino Monato, i.a. kiel ĝia faktokontrolanto ekde januaro 2020[1].

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Monato 2020/01, p. 4.