Géza Herczegh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Géza Herczegh
Persona informo
Naskiĝo 17-an de oktobro 1928 (1928-10-17)
en Veľké Kapušany
Morto 11-an de januaro 2010 (2010-01-11) (81-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Scienca Universitato de Szeged
Familio
Edz(in)o Melinda Petneházy
Infanoj Anita Herczegh • Károly Herczegh
Okupo
Okupo juĝisto • universitata instruisto
vdr

Géza Herczegh [herceg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herczegh Géza Gábor estis hungara juristo, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1990). Lia filino estis Anita Herczegh.

Géza Herczegh [1] naskiĝis la 17-an de oktobro 1928 en Veľké Kapušany. Li mortis la 11-an de januaro 2010 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Géza Herczegh apartenis al la hungara minoritato en Ĉeĥoslovakio. Li ricevis abiturienton en Gödöllő, poste li frekventis universitaton en Szeged inter 1947-1951. Li eklaboris en filio de MTA. En 1963 li ekinstruis en universitato en Budapeŝto, ekde 1967 en universitato en Pécs, kie li estis katedrestro. En 1990 li estis elektita membro de la konstitucia kortumo, inter 1993-2003 li estis membro de Internacia Kortumo en Hago. Li okupiĝis pri la internacia juro. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn. Li ricevis premiojn inter 2000-2010.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A gyarmati kérdés és a nemzetközi jog (La kolonia demando kaj la internacia juro), (1962)
  • General Principles of Law and the International Legal Order (1969)
  • Nemzetközi jog (Internacia juro), (1976) - studenta lernolibro
  • Development of International Humanitarian Law (1983)

Fontoj[redakti | redakti fonton]