Sankta Ciriako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ciriaka statuo en Berghausen, Schmallenberg
Ciriako-kapelo en Erfurto

Ciriako (latine: Sanctus Cyriacus; mortinta ĉirkaŭ 303 per senkapiĝo en Romo) estis katolika sanktulo kaj martiro. Festotago lia estas la 8-a de aŭgusto; li apartenas al la 14 helpantoj en mizero.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Detaloj pri lia vivo ne estas konataj, la plejparto fontas el legendoj. Tamen mencio pri li iĝis plurfoje en romaj aktoj pri martiroj kio atestas aŭtentikecon de ties ekzisto. Konate estas ke li ordiniĝis diakonecen ĉ. en 300 fare de papo Marceleno kaj estis sekve tasko lia zorgi pri olduloj, infanoj, malsanuloj kaj fari karitatajn laborojn. Ankaŭ liturgie li aktivis. Konata estas la ekzakta loko de lia entombigo kvankam la tombo mem ne plu ekzistas. Laŭ asertoj de anoj de Monaĥejo Lorsch la ostoj estis transportitaj en 847 en la Konventan kirkon Sankta Ciriako je Neuhausen apud Worms kiu plurfoje estis demolita. La ostojn oni disdonis kiel relikvojn al pluraj kirkoj; faris tion ekz. Leono la 1-a por Altdorf en Alzacon de kie ekfloris la sanktula kulto jam en la 10-a aŭ 11-a jarcento.

Legendo[redakti | redakti fonton]

Eble Ciriako estis profesie kuracisto el Aleksandrioekzorcisto ĉar onidiro raportas pri saniĝo de la filino de imperiestro Diokleciano fare de Cirikako. Dankonte la imperiestro donacis al li domon en kiu Ciriako instalis kapelon kaj animzorge agadis kelke da jaroj. Malgraŭ persekutoj de kristanoj sub Diokleciano li ne devis timi ian malhelpon estante sub protektado imperiestra. Sed kiam Maksimiano ekregis Ciriako malliberiĝis kaj suferis kun siaj kolegoj martiran morton per superŝuto de brulanta oleo kaj senkapigo. Tiam la domo kun kirketo konfiskata estis.

Prezento[redakti | redakti fonton]

Sekvanta tiun ĉi legendon oni spektas Ciriakon arthistorie ne malofte kune kun la diablo ĉenita kaj ĉirkaŭpromenigata. Ofte, kiam temas pri bildoj pri ĉiuj 14 helpantoj en mizero, Ciriako aperas kiel diakono kun martiropalmo enmane. Finfine oni konas ankaŭ bildojn kun virina figuro fone, nome la sanigita imperiestra filino.

Patronecaj taskoj[redakti | redakti fonton]

La ĉefa tasko de Ciriako estas protektado kontraŭ malvarmo kaj malbona vetero: nemire ke baldaŭ la vinfaristoj adoptis lin (ekz. je Palatinato). Ciriako ankaŭ estis la patrono de la Markizujo de Castigliono kaj estas patrono de la urboj Bottrop kaj Gernrode. Porpetoj de li helpas kontraŭ malbonaj spiritoj, obsedoj, tentoj kaj skrupuloj. Neatentante lian mortotagon (16-a de marto) festas lin la romkatolikoj en la 8-a de aŭgusto.

Ne malmultaj kirkoj ĝuas patronecon lian. Post la batalo apud Kitzingen inter la grafoj de Hennebergio kaj la katedralkapitulo de Würzburg en la 8.8.1266 la venkintaj ekleziaj moŝtoj de Würzburg okazigis procesion kun rondportado de Ciriako-flago. Urbokvartalo de Marburg nomiĝas Cyriaxweimar kun vilaĝoranda kapelo Hainskirche estanta verŝajne sub patroneco ciriaka.[1]. Ĝis la 18-a jarcento tie la nomo Cyriax (alternative: Ciliox, Ciliax, Ziliox) oftis kaj famili- kaj antaunome.[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Jochen Boberg: Artikel Cyriacus von Rom; ĉe: Lexikon der christlichen Ikonographie, Band 6; Freiburg i.Br.: Herder, 1974; ISBN 3-451-22568-9; kol. 16–18
  • Joseph Braun: Tracht und Attribute der Heiligen in der deutschen Kunst. Stuttgart 1943; represo samloke 1964, kol. 178–181.
  • Luc Campana: Die 14 heiligen Nothelfer. Herkunft und Verehrung – Konkurrenz zur Medizin – Leben und Legenden – Reichweite und Bildnisse. Lauerz: Theresia-Verlag, 2009. ISBN 978-3-03767-035-4.
  • Cyriacus. Ĉe: Lexikon des Mittelalters. Volumo III, p. 405.
  • Jakob Torsy: Der Große Namenstagkalender. 3720 Namen und 1560 Lebensbeschreibungen unserer Heiligen. 13-eldono, Freiburg im Breisgau 1976; represo 1989, p. 226.
  • Otto Wimmer: Handbuch der Namen und Heiligen, mit einer Geschichte des christlichen Kalenders. Tria eldono, Innsbruck/Wien/München 1966; ekde la 4-a eldono de 1982, fare de Otto Wimmer kaj Hartmann Melzer, sub la titolo Lexikon der Namen und Heiligen, p. 174-175

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Ulrich Hussong (eld.): 750 Jahre Cyriaxweimar: Geschichte & Geschichten (=Marburger Stadtschriften zur Geschichte und Kultur, 89), Marburg 2009, ISBN 978-3-923820-89-4, p. 27ss
  2. Hussong (2009), p. 36ss.