Saint-Léonard VS

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo VS en Saint-Léonard VS staras por la svisa Kantono Valezo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Saint-Léonard.

Saint-Léonard
Blazono de Saint-Léonard
Blazono de Saint-Léonard
Blazono de Saint-Léonard
Saint-Léonard
Saint-Léonard
Saint-Léonard
komunumo en Svislando
Kantono Valezo
Distrikto Sierre
Koordinatoj  46° 15′ 13″ N 7° 25′ 10″ O / 46.25361 °N, 7.41944 °O / 46.25361; 7.41944 (mapo)Koordinatoj: 46° 15′ 13″ N 7° 25′ 10″ O / 46.25361 °N, 7.41944 °O / 46.25361; 7.41944 (mapo)
Areo 3,90 km²
Alteco 498 m super marnivelo
Poŝtkodo 1958
Komunumkodo 6246
Mapo de Saint-Léonard
Mapo de Saint-Léonard
Situa mapo de Saint-Léonard
vdr

Saint-Léonard estas komunumo en la distrikto Sierre en Kantono Valezo, Svislando. Ĝi havis 2137 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Léonard situas en la supra parto de la franclingva Suba Valezo ĉe la norda bordo de la rivero Rodano. La okcidentan komunumlimon formas la rivero Lienne, ĉe kies okcidenta flanko situas la vilaĝo Uvrier, kiu apartenas al la komunumo Siono, sed komplete kunkreskis kun Saint-Léonard. En oriento de la komunumo troviĝas la plej granda subtera lago de Eŭropo, norde de la komunumo etentdiĝas vastaj vitejoj super la flanko de la rodana valo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,90 km², de kiuj 13,8% estas kovritaj de arbaro, 46,9% servas por agrikulturo kaj 28,5% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Saint-Léonard limas en nordo al Icogne, en nordoriento al Lens, en oriento al Sierre, en sudo al Grône, en sudokcidento al la kantonĉefurbo Siono, kaj en nordokcidento al Ayent.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Saint-Léonard pasas la kantona ĉefvojo n-ro 9. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A9, kiu en sudo pasas tra la komunuma teritorio, troviĝas 3 kilometrojn sudokcidente de la komunumo apud Siono. La komunumo disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Brigo al Laŭzano. Per ĝi kaj pere de poŝtaŭtolinio de Sierre al Siono la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Saint-Léonard datiĝas el la jaro 1218 kiel apud Sanctum Leonardum.

La loko tamen jam estis loĝita en la mezolitiko kaj en la neolitiko, kiel pruvas la trovitaj impresaj petroflifoj el la 4-a jarmilo antaŭ Kristo, kiuj estas la plej malnovaj tiaj pentraĵoj en svislando. Apud Les Bâtiments en la 1970-aj jaroj estis trovitaj tri ŝtonketaj tomboj el la Cortaillod-kulturo, en en unu troviĝis kvar kaj en alia tri sidante entombigitaj kadavroj, en la lasta kunu sidante entombigita kadavro kaj restaĵoj de kremaciitaj personoj.

Dum mezepoko Saint-Léonard estis parto de la Subvoktejo Granges. En la jaro 1240 ĝi estis donacita al la episkopo de Siono. Ek de tiam la episkopa senjorujo estis kiel feŭdo administita de la familioj de Saillon kaj de Chevron-Villette. En la jaro 1556 la episkopo koncedis la feŭdon al la komunumo mem.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]