Isidore Geoffroy Saint-Hilaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Isidore Geoffroy Saint-Hilaire
Persona informo
Isidore Geoffroy Saint-Hilaire
Naskiĝo 16-an de decembro 1805 (1805-12-16)
en Parizo
Morto 10-an de novembro 1861 (1861-11-10) (55-jaraĝa)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise vd
Lingvoj franca vd
Loĝloko Francio vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Familio
Patro Étienne Geoffroy Saint-Hilaire vd
Patrino Angélique-Jeanne-Louise-Pauline Brière de Mondétour vd
Edz(in)o Louise Blacque-Belair vd
Infanoj Albert Geoffroy Saint-Hilaire • Anaïs-Louise-Pauline Geoffroy Saint-Hilaire vd
Profesio
Okupo zoologo • anatomo • natursciencisto vd
Verkado
Verkoj Q51488511 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Isidore GEOFFROY SAINT-HILAIRE (naskiĝis la 16-an de decembro 1805, mortis la 10-an de novembro 1861) estis franca zoologo kaj fakulo pri devojiĝo el normala strukturo. En 1854 li difinis la terminon "éthologie" (etologio).[1]

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li nasliĝis en Parizo, filo de Étienne Geoffroy Saint-Hilaire. En siaj fruaj jaroj li montris intereson por matematiko, sed eventuale li dediĉis sin al studo de natura historio kaj de medicino, kaj en 1824 li iĝis helpa naturalisto ĉe sia patro. El 1832 al 1837 li publikigis sian grandan verkon pri teratogenezo, Histoire générale et particulière des anomalies de l’organisation chez l’homme et les animaux.[2] Saint-Hilaire kondukis studojn pri omfalozitoj, celosomio, hermafroditismo, ktp., kaj oni konsideras, ke li enkondukis la terminon "teratologie" (teratologio).[3][4]

En 1829 li faris por sian patron la duan parton de kurso de prelegoj pri ornitologio, kaj dum la venontaj tri jaroj li instruis zoologion ĉe Ateneo, kaj teratologion ĉe la École pratique.[5] Li estis elektita membro de la Franca Akademio de Sciencoj en 1833, kaj en 1837 li kunlaboris kun sia patro ĉe la altlernejo de sciencoj en Parizo, kaj dum la venonta jaro estis sendita al Bordozo por organizi similan altlernejon tie. Li iĝis sinsekve inspektisto de la akademio de Parizo (1840), profesoro de la muzeo ĉe la retiro de sia patro (1841), inspektisto-generalo de universitato (1844), membro de la reĝa konsilantaro por publika instruado (1845), kaj post la morto de Henri Marie Ducrotay de Blainville, profesoro de zoologio ĉe la altlernejo de sciencoj (1850). En 1854 li fondis la " La Societé Zoologique d'Acclimatation", kies prezidento li iĝis.[6]

Krom la jam menciitaj verkoj, li verkis: Essais de zoologie générale (1841); Vie Étienne Geoffroy Saint-Hilaire (1847); Acclimatation et domestication des animaux utiles (1849); Lettres sur les substances alimentaires et particulièrement sur la viande de cheval (1856); kaj Histoire naturelle générale des règnes organiques (3 vols., 1854-1862), kiu ne estis kompletita. Li estis ankaŭ aŭtoro de diversaj artikoloj pri zoologio, kompara anatomio kaj paleontologio.

Selektitaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Histoire générale et particulière des anomalies de l’organisation chez l’homme et les animaux (1832-1837) ;
  • Essais de zoologie générale (1841) ;
  • La Vie d'Étienne Geoffroy Saint-Hilaire (1847) ;
  • Acclimatation et domestication des animaux utiles (1849) ;
  • Lettres sur les substances alimentaires et particulièrement sur la viande de cheval (1856) ;
  • Histoire naturelle générale des règnes organiques ( 3 volumes, 1854-1862)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • Gallica la retejo Gallica havas retajn versiojn de verkoj de Geoffroy Saint-Hilaire.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Encyclopaedia Universalis Histoire de l'éthologie
  2. Biodiversity Heritage Library Histoire générale et particulière des anomalies de l'organisation chez l'homme et les animaux
  3. NCBI; Laboratoire d'Anatomie-Organogénèse, Faculté de Médecine Lyon Grange-Blanche, France Teratology "from Geoffroy Saint-Hilaire to the present".
  4. Cultural Teratology: The Monstrous and the Grotesque The Birth of Modern Teratology
  5. Biusante Paris Descarters.fr Isidore Geoffroy Saint-Hilaire "Digne de son père" * (1805-1861) de Eric Salf
  6. Google Books Maple leaves: a budget of legendary, historical, critical, and sporting... de Sir James MacPherson Le Moine