Andor Semsey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Andor Semsey
Persona informo
Naskiĝo 22-an de decembro 1833 (1833-12-22)
en Košice
Morto 14-an de aŭgusto 1923 (1923-08-14) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Alma mater Ekonomia Akademio
Okupo
Okupo mineralogo
vdr

Andor Semsey [ŝemŝei], laŭ hungarlingve kutima nomordo Semsey Andor estis hungara bienulo, mecenato, mineralogo, membro (honora en 1882, direktora en 1890) de Hungara Scienca Akademio. Lia nobela antaŭnomo estis semsei.

Andor Semsey [1] naskiĝis la 22-an de decembro 1833 en Hungara reĝlando en Kassa (nuntempa Košice en Slovakio). Li mortis la 14-an de aŭgusto 1923 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Andor Semsey komence lernis juron, poste li frekventis agraran akademion en Magyaróvár, fine li studis ankaŭ eksterlande. Post lernado li okupiĝis pri la familia bieno, sed en 1866 li translokiĝis al Pest (urbo), kie li interesiĝis pri geologio kaj mineralogio. Li vojaĝis al diversaj landoj, kie li aĉetis geologiajn kolektaĵojn, kiujn li donacis al Hungara Nacia Muzeo. Li apogis finance ankaŭ esplorojn de Ottó Herman kaj Loránd Eötvös.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Szilágysomlyó harmadrendű kövületei (1877)
  • A Magyar Nemzeti Múzeum meteorit gyűjteménye (Meteorita kolektaĵo de Hungara Nacia Muzeo), (1886)
  • Spanyolországi utamról (Pri mia vojaĝo en Hispanio), (1888)
  • A Magyar Nemzeti Múzeum átalakítása (1891)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]