La sep dormantoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La sep dormantoj de Efezo estas honorataj kiel sanktuloj flanke de la Katolika Eklezio kaj flanke de la Ortodoksa Eklezio.

La Roma Martirologio celebrigas ilian feston por la 27-a de junio; laŭ iu katolika tradicio, iliaj nomoj konatas per: Konstantino, Dionizo, Johano, Masimiano, Malko, Markiano kaj Serapiono. La ortodoksa Eklezio la saman feston celebrigas en 14-a de aŭgusto kaj la 22-a de septembro.

Legendo[redakti | redakti fonton]

La sep dormantoj en manuskripto de la 14-a jarcento.

La evento de ilia martiriĝo rakontatas precipe de Jakobo de Voraĝino en la Ora Legendo, de Gregorio de Tours kaj de Paŭlo Diakono en lia Historia Langobardorum (Historio de Lombardoj).

Estas rakontate ke dum la persekutado kontraŭ kristanoj de la imperiestro Decio (250 ĉirkaŭ) sep kristanaj junuloj de Efezo estis enkondukitaj antaŭ la juĝistoj pro ilia kristana kredo. Ili, rifuzinte oferi al la paganaj idoloj, estis kondamnitaj al mortopuno sed pormomente allasitaj al la libera vivo. Por eviti denove la areston ili sin kaŝis en groto sur la monto Celion, el kiu unu el ili, Malko, almozpetante vestite, iradis/venadis por provizi nutraĵojn. Ĉar malkovritaj, ili estis vivaj masonitaj en la sama groto. La sep junuloj endormiĝis en tiu karcero atendante la morton. Ili estis vekitaj nur post 200 jarojn de ero de masonistoj kiuj, disfrakasinte la eksteran masonan parieton, celis konstrui ŝafejon. Estis pasintaj du centoj da jaroj: Malko, reveninte al Efezo, malkovris, kun miro kaj ĝojo, ke kristanismo ne nur estis tolerita sed ke eĉ ĝi jam fariĝis oficiala religio de la imperio. La junulo, erarprenita por frenezulo, estis juĝata verdiranta kiam la urba episkopo kaj civitanoj supreniris al la groto kaj konstatis la veron.

Tiam la sep junuloj fariĝis veraj atestantoj pri la resurekto de la homaj korpoj; ili tamen, mortis la saman tagon de sia releviĝo kaj estis sekve entombigitaj, laŭordone de la imperiestro Teodozio la 2-a, en tombo kovrita per orumitaj ŝtonoj (laŭ la Ora Legendo ili aperis al la imperiestro sonĝanta petante plurestadi al kaverno ĝis la fina resurekto).

(19-a jarcento), germana pentraĵo kies skribaĵo diras: “Preĝu por ni, sanktaj Sep Dormantoj”.

La "surao de la kaverno" - Ahl al-Kahf[redakti | redakti fonton]

La tradicio pri la “dormantoj” ne estas ekskluziva de la kristana mondo. Ankaŭ en Islamo ĝi havas centran rolon, ĉar ĝi estas la rakonto kiu donas la titolon al surao de la Korano, la dekoka, dirita ĝuste "surao de la kaverno". La surao, inter la plej gravaj ankaŭ por la islama leganto, entenas aliajn du gravajn rekontajn nukleojn: unu dediĉita al profeto Elija (Khidr) kaj alia al Aleksandro la Granda (Dhu al-Qarnayn). La surao estas nome forta elemento kunliganta inter la tradicioj de la libro kaj la legendoj kaj mitoj eŭropaj, mediteraneaj kaj aziaj.

”Ilin vi juĝus sendormaj, dum ili dormis, kaj ilin oni turnis dekstraflanken kaj maldekstraflanken, dum ilia hundo estis kaŭranta kun la kruroj etenditaj, sur la sojlo. [...] Ili restis, do, en la kaverno tri centoj da jaroj, al kiuj da ili aldonendas aliaj naŭ." (Korano, 18. 18, 25).

"Diros iuj: "Ili estis tri, kvar kun hundo. Aliaj: "Kvin ili estis, kaj ses kun la hundo". Aliaj plue: "Sep, kaj ok kun la hundo". Vi respondu: "Mia Sinjoro scias plibone kiu estis ilia nombro. Ĝin konas nur malmultaj. (|Korano, 16. 22).

Referencoj al la nuntempa literaturo[redakti | redakti fonton]

Tiu mirakla evento gravuris la popolan fantazion kaj tiun de verkistoj, tiel ke ne mankas kompilaĵoj kaj rakontoj kiuj reirigas al tiu temo.

En ĵusaj epokoj, memorindas kvarakta dramo de egipta verkisto Tawfiq al-Hakim (kompilita 1933), en kiu oni imagas personojn (nombre tri: Mishilinia, Marnush kaj Iamlikha) ĉe la momento de la revekiĝo baraktantaj en realo kiu malsimilas al tiu de ilia ekdormiĝo.

Popolnivele, kabilia berberlingva rakonto estas entenata en kolekto de Auguste Mouliéras: la versio okazigas la eventon en tiu regiono. La dormantoj (kies dormo estus daŭrinta "nur" 40 jarojn) estas sep (la "Sep dormantoj de la kaverno: Azeffoun").

En Italio referenco al la legendo estas alestigita en la intrigo de la romano de Andrea Camilleri La terakota hundo 1996).

Ankaŭ balkana verkisto Danilo Kiš titoligas sian rakonton La legendo de la dormantoj gastigatan en kolektaĵo Enciklopedio de la mortintoj.

Ankaŭ en The crock of Gold de James Stephens mallonge elvokatas la legendo Sep dormantoj.

La sep dormantoj de Efezo, kaj aparte la antikva monero kiun unu el ili estus montranta kiel pruvo de la pasinta tempo, estas ellaboritaj en la rakonto "La Zahir" (hispane El zahir) de Jorge Luis Borges.

Ili estas vivigitaj ankaŭ en la libro "Tri homoj en la barko (por ne paroli pri la hundo)" (angle Three Men in a Boat (To Say Nothing of the Dog)) de Jerome K. Jerome.

La sep dormantoj menciitas ankaŭ de la angla Arnold J. Toynbee, en lia eseo "Civilizoj en komparo" de 1947, en kiu oni alproksimigas la sep dormantojn al tutislamismo ŝajne dormanta sed reale ekipita por batali.

Ili estas enscenigitaj ankaŭ en la Filastrocca del sette de la peruĝa poeto Klaŭdio Spinelli.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]