Preĝejo de la sep dormantoj de Efezo (Tobolsko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Preĝejo de la sep dormantoj de Efezo
ruse Церковь Семи отроков Эфесских
Preĝejo de la sep dormantoj de Efezo, 2012
Preĝejo de la sep dormantoj de Efezo, 2012
Loko
Ŝtato Rusio Rusio
Municipo Tobolsko

Geografia situo

58° 12′ 52″ N, 68° 16′ 0″ O (mapo)58.21444444444468.266666666667Koordinatoj: 58° 12′ 52″ N, 68° 16′ 0″ O (mapo)
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito Rusa Ortodoksa Eklezio
diocezo la Tobolska kaj Tjumena eparĥio
dekanujo la Tobolska
paroĥo Preĝejo de la sep dormantoj de Efezo
Dato de konsekro la 4-an de aŭgusto 1776
Konsekrinto Varlaam (Petrov)
Statuso ĉefepiskopo
Uzado preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo siberia baroko, klasikismo
Tipo de konstruaĵo preĝejo
Konstruado 1775—1776
Specifo
Konstrumaterialo brikoj
Mapo

Geografia lokigo sur la mapo : Rusio

Geografia lokigo sur la mapo : Tjumena provinco

Ligiloj
Adreso strato Semjon Remezov 55, Tobolsko
Information icon.svg
vdr
Tomboj apud la preĝejo. Oktobro 2016.
Preĝejo de la sep dormantoj de Efezo. Septembro 2014.
Memortabulo sur la preĝejo. Septembro 2014.

Preĝejo de la sep dormantoj de Efezo (ruse Церковь Семи отроков Эфесских) situas en la tombejo Zavalnoje en Tobolsko, Tjumena provinco, Rusio. Ĝi estis konstruita en 1772—1776 kiel preĝejo de tiu ĉi tombejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1772 estis ordonite krei la tombejon Zavalnoje kaj konstrui tie ŝtonan preĝejon anstataŭ tiu ligna, sed pro la ribelo de Pugaĉov kies taĉmentoj minacis la regionon, la konstruado estis prokrastita. En oktobro 1774 guberniestro Denis Ĉiĉerin memorigis al ekleziaj aŭtoritatoj pri neceso plenumi la ordonon kaj la afero ekmoviĝis. Pri la konstruado okupiĝis serĝento de geodezio Andrej Abarin[1]. Tiucele estis aranĝita monkolektado inter la oferantoj. La 4-an de aŭgusto 1775 komenciĝis la konstruado kaj la 4-an de aŭgusto 1776 la preĝejo estis konsekrita de ĉefepiskopo Varlaam (Petrov)[2]. La dato estis elektita ĉar tiutage la Rusa Ortodoksa Eklezio rememoras la sep dormantojn de Efezo (laŭ juliana kalendaro); alia dato kiam okazas ilia honorado estas la 1-a de septembro. La preĝejoj de la sep dormantoj de Efezo en Rusio tre malmultas[3]. En la sama jaro estis konstruitaj apude brika hospitalo kaj laborejo por ekzilitoj kaj malliberuloj[4].

La ligna preĝejo plu ekzistis kaj estis menciita ankoraŭ en dokumentoj de 1783[5]. Ĝis 1825 oni nomis la preĝejon en la oficialaj dokumentoj "eksterurba tombeja preĝejo de la sep dormantoj" (ruse загородная кладбищенская церковь Семи Отроков) kaj nur poste oni ekuzis la kompletan oficialan nomon[6].

En 1886 ĉe la preĝejo malfermiĝis eksterdiserva legado kun instruado de eklezia kantado. Samtempe estis fondita stokejo de aĉeteblaj religiaj kaj morale edukaj libroj kaj folioj. La 1-an de majo 1886 en la domo de tombofosantoj ekfunkciis la unuklasa miksita alfabetiga lernejo[1].

En 1909-1910 aperis alkonstruaĵo omaĝe al Sanktaj Inocento de Irkutsko kaj Serafimo de Sarov, konstruita je monoferoj[1].

En la 1930-aj jaroj la preĝejo servis kiel la centro de la Tobolska eparĥio ĝis 1937, kiam kadre de la afero de "Unio de Savado de Rusio" (ruse Союз спасения России) la ĉefepiskopo Artemij (Iljinskij) kaj ĉiuj pastroj estis ekzekutitaj kaj sepultitaj en komuna tombo dekstre de la preĝejo[1]. Laŭ legendo, gardistino Agrippina sin fermis en la preĝejo por ne enlasi la persekutantojn kaj dum unu monato restis tie, nutrante sin per hostioj. En 1937-1943 la sacerdoto mankis, do la paroĥanoj kolektiĝis por preĝi memstare[1]. En 1943 estis nomumita la pastro Sergij Simanovskij, kiu memore al sia servado kaj al la pereinta dum la Dua mondmilito filo pentris ikonojn de Sergio de Radoneĵ kaj de Sankta Boris, princo de Vladimir[7]. Li aranĝis monkolektadon kaj en 1944 la paroĥanoj kolektis por la fronto 110 600 rublojn, pro kio la pastro ricevis dankan telegramon de Stalin. En decembro 1945 li ricevis permeson remalfermi la Kovrofestan katedralon, kien transiris la paroĥa komunumo kaj estis translokitaj pluraj sanktaĵoj[8].

En 1990 estis restarigita la Tobolska-Tjumena eparĥio kaj ĝia estro episkopo Dimitrij ekloĝis en la paroĥa domo, kie li restis ĝis transdono de la Tobolska Kremlo al la eparĥio. Ekde 1996 en la paroĥa domo ĉe la preĝejo loĝis monaĥinoj de la monaĥejo de Johano la Baptisto kaj la Entempligo de la sanktega Virgulino — ĝis 2000, kiam la monaĥejo estis transdonita al la eparĥio[8].

En 2003 danke al oferoj de la paroĥanoj estis aĉetitaj sonoriloj kaj la 21-an de septembro 2003 ili unuafoje eksonoris, je la Naskiĝo de Maria[8].

Sonorilturo[redakti | redakti fonton]

En 1800 ĉefepiskopo Varlaam (Petrov) ordonis konstrui sonorilturon. La konstruado estis financata per entombigaj pagoj kaj oferoj. En 1810 la sonorilturo estis finita[9]. En 1815 ĝi ankoraŭ ne havis feran tegmenton[10] kaj en 1816 komencis enfali, do oni urĝe starigis kontraŭfortojn[11].

Kadukulejo[redakti | redakti fonton]

En novembro 1816 negocista vidvino Jelena Piroĵnikova petis permeson konstrui ĉe la preĝejo kadukulejon por 20 personoj por plenumi la volon de sia mortinta edzo Grigorij Miĥajloviĉ Piroĵnikov, esprimitan la 31-an de julio 1815. Li lasis tiucele al la urba magistrato kapitalon. Oni decidis konstrui ĝin maldekstre de la preĝejo, ĉar tiu tereno ankoraŭ ne estis okupita de la tomboj kaj situis apud la tombo de Grigorij Piroĵnikov[12]. En februaro 1817 la permeso estis ricevita kaj la konstruado komenciĝis. Fine de 1818 la kadukulejo estis finita kaj la 1-an de januaro 1819 transdonita al la preĝejo. Sume tiucele estis elspezitaj 5 580 rubloj[13]. En 1824 guberniestro Aleksandr Turgenev, konsiderinte la kadukulejon ne sufiĉe komforta kaj evoluinta, ordonis transdoni ĝin al la Administracio de Sociala Prizorgado (ruse Приказ общественного призрения)[14]. La kadukulejo estis malkonstruita en la 1980-aj jaroj. Sur ĝia loko aperis duetaĝa konstruaĵo, kie nun sidas biblioteko kaj aliaj paroĥaj servoj. La tomboj de la geedzoj Piroĵnikov malaperis[15].

Aktuale[redakti | redakti fonton]

Diservoj okazas en dimanĉoj, sabatoj kaj festotagoj. Ĉiutage okazas preĝoj, inkluzive pri la mortintoj. Okazas sakramentoj kaj aliaj ritoj. Servas tri pastroj kaj diakono. Ĉefpastro estas Aleksandr Inozemcev. Dum la festoj kantas du ĥorusoj[7].

Ĉe la preĝejo funkcias kvar dimanĉaj lernejoj (por infanoj, gejunuloj, plenkreskuloj kaj prepara), okazas renkontiĝoj de la movado "Siberio Juna Ortodoksa", abstinula societo "Sobriĝo" (ruse Трезвение) kaj de la kozakoj[1]. Sabate kaj dimanĉe funkcias biblioteko[7].

Kermesoj okazas la 17-an de aŭgusto kaj la 4-an de novembro[7].

Servistaro[redakti | redakti fonton]

Pastroj[redakti | redakti fonton]

En aŭgusto 1798 paroĥestro Pavel Melkov nome de la negocista komunumo de Tobolsko petis ĉefepiskopon Varlaamon sendi por konstanta servado ĉe la preĝejo pastron kaj du sakristianojn (ruse причетник), promesinte pagi al la pastro 50 rublojn jare kaj al la sakristianoj po 25 rublojn, sume 100. Ĝis tiam la ritojn plenumis 16 sacerdotoj el 8 aliaj preĝejoj[2][16] laŭe al la ordono de la Sinodo de la 29-a de novembro 1771 kiu preskribis ke la entombigajn diservojn plenumu pastroj de paroĥoj al kiuj apartenis la mortintoj[17]. Sed la ekleziaj aŭtoritatoj estis zorgitaj rilate du aferojn — ĉu la negocista komunumo pretas garantii la daŭran pagadon kaj ĉu tio ne damaĝos interesojn de la aliaj pastroj, kiuj perdos respektivajn enspezojn. La 20-an de decembro 1798 la negocista komunumo promesis pagi al pastro 100 rublojn jare kaj al du sakristianoj po 30 rublojn. La salajrojn devis doni la paroĥestro, kolektanta entombigajn pagojn[18].

Tamen efektive la urbaj kaj ekleziaj aŭtoritatoj plu diskutis pri la fonto de la pagoj kaj ĉiu flanko rifuzis fari la ĉefan kontribuon. Pro tio la unua pastro Ivan Vergunov, nomumita en decembro 1798[19], dum kelkaj jaroj sensukcese plendis pri nekompleta pagado de la salajro kaj fine petis transigi lin al alia paroĥo, kio estis plenumita fine de 1805 kiam li estis transigita al Iŝimo[20]. Lin anstataŭis Nikita Nekrasov, transigita en 1805 el Kurgano al la Resurekta preĝejo en Berjozovo, kaj en 1806 al la Sofia katedralo en Tobolsko. Pro manko de vakantaj pastraj postenoj en la aliaj preĝejoj, fine oni sendis lin al tiu ĉi preĝejo kaj li servis tie ĝis junio 1806[21]. De februaro 1816 ĝis aŭgusto 1817 kiel pastro servis Andrej Juŝkov. Poste li mem petis transigi lin aliloken, ĉar li havis domon en la paroĥo de la Kandelfesta preĝejo, sufiĉe for de la tombejo, kaj loĝi en la preĝeja domo ne povis pro ĝia ekstrema kadukiĝo. Fine oni transigis lin al la preĝejo de Mikaelo Ĉefanĝelo[22][19].

En septembro 1817 ĉefpastro de la preĝejo iĝis Vasilij Kuznecov, kiu antaŭe servis kiel pastro en la Orenburga Ulana Regimento kaj partoprenis kun ĝi la Patriotan Militon de 1812, inkluzive la batalojn ĉe Smolensko, Borodino, Malojaroslavec, Tarutino kaj marŝis ĝis Francio, kie li servis ĉe rusaj hospitaloj en Hamburgo, Nancio kaj Althen-des-Paluds. En 1822 li iniciatis orumadon de ikonostazo, kaj en 1823 anstataŭigon de la brika planko per tiu gisfera, kiu ekzistas ĝis nun. La anstataŭigo kostis 747,5 rublojn[19]. Vasilij Kuznecov servis en la preĝejo pli ol 30 jarojn, do pli ol iu ajn pastro[23].

El postaj pastroj estas konataj[1]:

  • Aleksandr Tveritin (1871—1879);
  • Aleksej Rebrin (menciita en 1885 — menciita en 1888);
  • Aleksij Simonov (la 1-a de januaro 1892 — 1895?);
  • Nikolaj Zemlanicin (1895 — menciita en 1903);
  • Jevlampij Pelimskij (1912 — menciita en 1917);
  • en 1937—1943 la pastroj mankis;
  • Sergij Simanovskij, ĉefpastro (1943 — ?);
  • Ksenofont Bandarĉuk (1952—1958);
  • Parfenij (Nevmerĵickij) (1959 — februaro 1961);
  • Nikolaj Ĉernuŝĉik (1977 — la 12-a de februaro 1993);
  • Miĥail Denisov (menciita en 1999 — menciita en 2012).

Paroĥestroj[redakti | redakti fonton]

La unua paroĥestro (ruse староста) estis tobolska negocisto Stepan Popov, elektita por tiu posteno en oktobro 1781 kaj servinta ĝis aŭtuno 1783[6]. Pro malsano li longan tempon ne povis plenumi siajn devojn, do la 31-an de oktobro 1783 la urba magistrato raportis pri elekto de nova paroĥestro Nikita Ososov[5]. En decembro 1790 kiel paroĥestro estis elektita burĝo Aleksej Zaĥarov, eksigita en majo 1798 laŭ propra peto[2]. En julio 1798 paroĥestro iĝis negocisto Pavel Melkov, sed pro foresto iun tempon liajn devojn plenumis lia filo[2]. En novembro 1800 Pavel Melkov mortis kaj lian postenon transprenis lia filo Gavrila, kiu forlasis la postenon la 19-an de majo 1809. Lin sukcedis burĝo Vasilij Nevolin[19], kiu servis ĝis la 20-a de decembro 1816. En junio 1817 lin sukcedis Jakov Zaĥarov[19][24].

Aliaj[redakti | redakti fonton]

La unua gardisto estis Fjodor Gorev, maldungita en septembro 1782 pro kadukeco kaj malsanoj[2].

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo[redakti | redakti fonton]

La preĝejo estas unuetaĝa kaj kombinas elementojn de baroko kaj klasikismo. Ĝi havas de la okcidenta flanko sonorilturon kaj nordan alkonstruaĵon omaĝe al Sanktaj Inocento de Irkutsko kaj Serafimo de Sarov[1]. Por eniri la preĝejon necesas trairi nartekson kaj la unuan etaĝon de la triŝtupa sonorilturo. La alkonstruaĵo estas kunigita al la ĉefa spaco per pordoj, kiuj situas en la altaro kaj centra parto de la alkonstruaĵo. La planko estas gisfera, en la refektorio ĝi havas ornamojn. La fenestroj estas plejparte rektangulaj, sed de surstrate havas duonrondan supron. La plafonoj estas plataj, krom la unua etaĝo de la sonorilturo. La muroj kaj la plafonoj iam estis dispentritaj, nun restis nur kelkaj freskoj surmure inter kiuj pendas ikonoj, plejparte malnovaj. Baroka ikonostazo, farita en la 18-a jarcento, estas duŝtupa, orumita, multaj malnovaj ikonoj malaperis sub postaj pentraĵoj. La alia baroka ikonostazo en Siberio troviĝas en Irkutsko[1][25]. Ĥorejoj situas ĉe la finaĵoj de la soleoen kaj estas apartigitaj de la ĉefa spaco per etaj ikonostazoj, antaŭe per simplaj septoj kiuj etendiĝis ĝis la plafono[26].

Sur la norda muro de la alkonstruaĵo pendas du grandaj ikonoj — de Inocento de Irkutsko kaj Serafimo de Sarov, super kiuj troviĝas eta ciborio. Ĉe la enirejo al la ĉefa spaco situas tri ikonoj — de Marko la Tombofosantoen, Aleksio de Romoen kaj inter ili, super la pordo — ikono de Ŝtuparo de la Paradizo, inspirita de la samtitola verko de Johano Klimako. Iam la ĉefa spaco kaj la alkonstruaĵo estis konektitaj per koridoro, pri kio nun atestas arko en la ĉefa spaco, sur kies loko iam staris septo etendiĝinta ĝis la plafono kun eta pordo. Ekstere, super la enirpordo pendas ikono de la sep dormantoj de Efezo. Ĉe la okcidenta muro de la dua ŝtupo de la sonorlituro estas ikono de la Neartefarita bildo de Kristo la Savinto[26]. Sur pupitro dekstre de ambono troviĝas la ikono de la sep dormantoj de Efezo, evidente donacita de iu Jevdokija, ĉar ŝia aŭspicianto martirino Eŭdokia de Heliopoliso estas bildigita en la maldekstra parto de la ikono[7].

Por la hejtado estis uzataj fornoj[26].

Komuna tombo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo staras ligna kruco kiu markas komunan tombon de sacerdotoj kaj monaĥinoj mortpafitaj en 1937[27]:

Ĉefepiskopo Artemij kaj la pastroj de la preĝejo estis rehabilititaj la 4-an de januaro 1958, Angelina Kugajevskaja kaj Aleksej Balin en 1956, Jekaterina Vjatĉenina en 1957, Natalja Buraĉkova kaj Sergij Lavrov en 1958[27].

Relikvoj[redakti | redakti fonton]

En la preĝejo troviĝas jenaj relikvoj:

La ikono de Dipatrino de Poĉajev famiĝis en 1848, kiam Tobolskon trafis ĥolero. Maljuna ermito, loĝinta en areo Podĉuvaŝo apud la urbo, havis vizion ke por ĉesigi la epidemion necesas preĝi antaŭ tiu ĉi ikono. La 14-an de julio ĝi estis portita el la preĝejo al la urbo kaj la ĉefepiskopo Gergij kune kun ĝi kaj la ikono de Dipatrino de Abalako faris krucmarŝon ĉirkaŭ la urbo. Post tio la epidemio kvietiĝis kaj ĝis la 20-a de aŭgusto tute ĉesis[7].

En 2004 lernantoj de la ikonfara lernejo ĉe la Tobolska Spirita Seminario dum revizio de la preĝejaj ikonoj fotis ĝin kaj ekvidis sur glaco de la ikonŝranketo riveliĝintajn kvazaŭ en foto konturojn de Dipatrino kaj la Bebo Jesuo. Post tio al la preĝejo ekfluis pilgrimantoj, dezirantaj vidi tiun ĉi manifestiĝon[7].

Paroĥaj preĝejoj[redakti | redakti fonton]

Al la preĝeja paroĥo apartenas ankaŭ[1]:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse). ISBN =.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 1,10 Тобольский храм Эфесских отроков (ruse). Drevo. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-08-06.
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 56. ISBN =.
  3. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 6. ISBN =.
  4. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 3–4. ISBN =.
  5. 5,0 5,1 Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 8. ISBN =.
  6. 6,0 6,1 Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 7. ISBN =.
  7. 7,0 7,1 7,2 7,3 7,4 7,5 7,6 Храм Семи отроков Ефесских (Завальное кладбище) (ruse). la Tobolska metropolio. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  8. 8,0 8,1 8,2 Вадим Базылев (2012) Храм семи отроков эффесских г. Тобольска (ruse). Sibirskaja Pravoslavnaja Gazeta. Arkivita el la originalo je 2022-06-08. Alirita 2022-06-08.
  9. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 12. ISBN =.
  10. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 30. ISBN =.
  11. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 31. ISBN =.
  12. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 33. ISBN =.
  13. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 34, 43. ISBN =.
  14. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 46. ISBN =.
  15. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 35. ISBN =.
  16. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 13. ISBN =.
  17. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 14. ISBN =.
  18. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 16. ISBN =.
  19. 19,0 19,1 19,2 19,3 19,4 Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 57. ISBN =.
  20. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 16–17. ISBN =.
  21. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 23. ISBN =.
  22. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 47. ISBN =.
  23. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 47–48. ISBN =.
  24. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 28, 36–37. ISBN =.
  25. Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 23. ISBN =.
  26. 26,0 26,1 26,2 Сулимов, Вадим. (2019) Церковь Семи отроков Эфесских (ruse), p. 24. ISBN =.
  27. 27,0 27,1 Влада Нерадовская (2022-04-04) 250 лет истории Тобольска под ногами: как Завальное кладбище стало частью туристических маршрутов (ruse). Tjumenskaja Linija. Arkivita el la originalo je 2022-06-03. Alirita 2022-06-03.