Lewis Weston Dillwyn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Lewis Weston Dillwyn
Persona informo
Lewis Weston Dillwyn
Naskiĝo 21-an de aŭgusto 1778 (1778-08-21)
en Ipswich
Morto 31-an de aŭgusto 1855 (1855-08-31) (77-jaraĝa)
en Swansea
Religio Kvakerismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Familio
Patro William Dillwyn vd
Patrino Sarah Weston vd
Gefratoj Judith Nicholls Dillwyn • Ann Dillwyn • John Crook Dillwyn • George Dillwyn • Gulielma Dillwyn • Lydia Dillwyn • Sarah Musgrave Dillwyn vd
Edz(in)o Mary Adams vd
Infanoj Mary Dillwyn • Lewis Llewelyn Dillwyn • John Dillwyn Llewelyn • Fanny Llewelyn Dillwyn vd
Profesio
Okupo botanikistopolitikisto • teuthologist • natursciencisto • malakologo • entreprenisto vd
Aktiva en Londono vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Lewis Weston Dillwyn (21-a de aŭgusto 177831-a de aŭgusto 1855) estis brita porcelanfabrikisto, naturalisto kaj parlamentano.

Li naskiĝis en Walthamstow, Essex, kiel plej aĝa filo de William Dillwyn (1743–1824) kaj Sarah Dillwyn (naske Weston). Lia patro, kvakero el Pensilvanio estis reveninta al Britio en 1777 dum la plej malbona periodo en Filadelfio de la Usona Milito de Sendependeco kaj setlis ĉe Higham Lodge, Walthamstow, Essex, Britio. William Dillwyn estis arda kontraŭ-sklaveca kampanjanto tra Anglio kaj Suda Kimrio, krom esti rilata al George Haynes pere de familioj en Filadelfio kaj al komerco de potfarado.

La leteroj de William al lia filino Suzanna konserviĝis de la Library Company en Filadelfio kaj estas ĉe la Historia Societo de Pensilvanio. Laŭ tiuj la fama fabriko estis aĉetita de William por teni Lewis aktiva sum tiu suferis podagron. La potfarejo Swansea fare de Lewis Weston Dillwyn kaj George Haynes ekfunkciis inter 1806-1807.[1] En 1814 anstataŭis Nantgarw kaj ekproduktis porcelanon.

Lewis Weston Dillwyn tamen famis ankaŭ pro siaj publikigitaj verkoj pri botaniko kaj konkologio, inklude The British Confervae ilustracia studo de britnesalakvaj algoj, publikigita en 1809. Dillwyn malkovris kelkajn speciojn de la genro Conferva. Li estis elektita en 1804 kiel membro de la Royal Society.

In 1817 li portempe retiriĝis el potfarado. En 1818 li eniris en politiko kaj estis elektita por la brita parlamento en 1834 por Glamorganshire. Poste li estis elektita urbestro de Swansea en 1839. [2] Dillwyn estis ankaŭ unu el fondintoj de la Reĝa Institucio de Suda Kimrio kaj ties unua Prezidento, kaj en 1840 li publikigis mallongan historion de Swansea.

Li mortis en Sketty Hall, Swansea, en 1855.

Taksono[redakti | redakti fonton]

Taksono nomigita de Dillwyn estas la jenaj:

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. The Cambrian Company, Swansea Pottery In London 1806-1808, Jonathan Gray 2012
  2. Person Page. Thepeerage.com. Alirita 2023-05-01.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • A.R. Walker, 'The Dillwyns as naturalists: Lewis Weston Dillwyn (1778–1855)', en Minerva (Journal of Swansea History); 11, p. 20-42.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]