Samu Szemere

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Samu Szemere
Persona informo
Naskonomo Stern Samu
Naskiĝo 13-an de decembro 1881 (1881-12-13)
en Heugraben
Morto 4-an de majo 1978 (1978-05-04) (96-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato vd
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd vd
Profesio
Okupo tradukistoverkistofilozofo • aesthetician vd
Laborkampo filozofioestetiko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Samu Szemere [ŝamu semere], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szemere Samu estis hungara esteto, tradukisto, profesoro, korespondanta membro de Hungara Scienca Akademio (1945).

Samu Szemere [1] naskiĝis la 13-an de decembro 1881 en Žirovnica (la unusola fonto mencias ĝin en Makedonio, tamen laŭ nuntempaj mapoj ĝi situas en Slovenio, kio estas pli kredebla). Li mortis la 4-an de majo 1978 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Samu Szemere ligiĝis al la juda kulturo. Li akiris diplomon en Universitato de Budapeŝto en 1904. Li lernis precipe de Bernát Alexander, tial li restis ĉe li en la universitato por helpi laboron de Alexander. En 1906 li ekinstruis en diversaj lernejoj. Li pensiuliĝis en 1950, tamen li instruis plu en lernejo por rabenoj. En 1963 li profesoriĝis en ELTE.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Az aesthetikai játékelmélet (1904)
  • Giordano Bruno (1917)
  • A jelenkori filozófia főbb irányai (Ĉefaj direktoj de la nuntempa filozofio), (1923)
  • Filozófiai tanulmányok (Filozofiaj studoj), (1941)
  • Kunst und Humanität. Eine Studie über Thomas Manns ästhetische Ansichten (1966)

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.