Stefan Bałuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Stefan Bałuk
Persona informo
Aliaj nomoj Kubuś
Naskiĝo 15-an de januaro 1914 (1914-01-15)
en Varsovio
Morto 30-an de januaro 2014 (2014-01-30) (100-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater School of Political Sciences in Warsaw
Okupo
Okupo fotisto
vdr

Stefan Klemens Bałuk pseŭdonomo Starba, Kubuś, Michał Bałucki, Michał Zawistowski (naskiĝis la 15-an de januaro 1914 en Varsovio, mortis la 30-an de januaro 2014) estis pola fotisto, milita fotoraportisto, unu el 89 mutobskuruloj – partoprenantoj de la Ribelo de Varsovio, de 2006 brigada generalo de Pola Soldataro en rezervo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Władysław Bałuka kaj Maria Uszyńska. En 1933 pasis abituron en Rakowice (nun Krakovo), kaj volontule eniris al Lernejo de Rezervaj Substanardistoj de Kavalerio en Grudziądz, sed estis antaŭtempe sendevigita pro sanaj kialoj post trimonata kurso. Finis sen diplomo Lernejon de Politika Scienco en Varsovio. Dum eksplodo de la dua mondmilito frekventis la 3-an studjaron de jura fakultato en Varsovia Universitato.

Post germana invado en Pollandon, la 6-an de septembro 1939 anonciĝis volontule al Kadro de la 9-a Kirasita Bataliono en Lublin, transformita al Proviz-Centro de Kirasita Armilaro n-ro 2. Kun tiu ĉi unuo retiriĝadis orienten. Tiutempe faris, en Lvovo, sian unuan militan foton de konstruaĵoj bombitaj de Luftwaffe. Dum provo de evakuo en Hungarion estis arestita de soveta armeo, poste liberigita; laŭvican fojon arestita en Voroĥta (Jaremĉe), sukcesis fuĝi kaj transiri tra Hungario, Rumanio kaj Bejruto al Francio (la 20-an de decembro 1939). Tie li estis enkorpigita formiĝantan Polan Soldataron – al la 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio de kolonelo Maczek, poste al la 10-a Regimento de Ĉevalaj Pafistoj. Post malvenko de Francio evakuita al Britio, kie li servis komence en la 10-a Brigado de Kirasita Kavalerio ekzercanta en Skotlando, poste en majo 1942 sin anoncis al Oficira Pliperfektiga Kurso de Armea Administracio. Sub tiu ĉi nomo funkciis spionad-flankataka instruado de mutobskuruloj en Spionad-Lernejo en Glasgow. Li trapasis kurson en Pola Paraŝutista Sekcio. Ĵuris kiel soldato de Pola Enlanda Armeo. En 1943 avancis al subleŭtenanto.

Kreado, prilaboraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Stefan Bałuk, Wspomnienia Spadochroniarza (Rememoroj de Paraŝutisto), „Kalendarz Warszawski” (Varsovia Kalendaro), 1948, p. 185-196.
  • Miasto nieujarzmione (Urbo nesklavigita) (albumo de fotoj; scenaro kaj tekstoj Jerzy Piórkowski, kolekto de fotoj kaj ilustrita redakto Stefan Bałuk, Państwowe Wydawnictwo "Iskry", Warszawa 1957)
  • Polski czyn zbrojny 1939-1945 (Pola armita ago 1939-1945) (kune kun Marian Michałowski), Wydawnictwo POLONIA, Warszawa 1989
  • Polacy na frontach II wojny światowej: 1939-1945 (Poloj sur frontoj de la dua mondmilito) (fotoalbumo), prilaboro Stefan Starba Bałuk kaj Marian Michałowski; fotoj de diversaj aŭtoroj, Ars Print Production s.c., Warszawa 1995, ISBN 83-902052-5-4 (pola versio); ISBN 83-902052-7-0 (angla versio)
  • Byłem cichociemnym... (Mi estis mutobskurulo) (rememoroj pri la jaroj 1939-1947), Wydawnictwo AKSON, Warszawa 2007, ISBN 978-83-7452-021-8
  • Commando. Cichociemni (Commando. Mutobskuruloj) (libro pri historio de mutobskuruloj por soldatoj de specialaj taĉmentoj de Pola Soldataro), Wydawnictwo AKSON, Warszawa 2008, ISBN 978-83-7452-029-4

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Stanisław Kopf, Z kamerą w powstańczej Warszawie 1944 (Kun kamerao en la ribela Varsovio 1944), Warszawa, Związek Polskich Artystów Fotografików, 1994, ISBN 83-900225-2-4
  • Władysław Jewsiewicki: Powstanie warszawskie 1944 okiem polskiej kamery (Ribelo de Varsovio 1944 laŭ la okulo de pola kamerao), Interpress, Warszawa 1989, ISBN 83-223-2531-2
  • Daniel Passent, Człowiek z chmur (Homo el nuboj) „Polityka”, n-ro 4 (2638), 2008, Warszawa, ISSN 0032-3500

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

  • [1] en la bazo filmpolski.pl – la filmo interalie kun fotoj de S. Bałuk