Johann Heinrich Hübschmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann Heinrich Hübschmann
Persona informo
Naskiĝo 1-an de julio 1848 (1848-07-01)
en Erfurto
Morto 21-an de januaro 1908 (1908-01-21) (59-jaraĝa)
en Freiburg
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Prusio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Okupo
Okupo lingvisto • armenologo • universitata instruisto • filologo • orientalisto
vdr
Tomboŝtono en Strasburgo.

Johann Heinrich HÜBSCHMANN (naskiĝinta en la 1-a de julio 1848 en Erfurto, mortinta en la 20-a de januaro 1908 en Freiburg im Breisgau) estis germana orientalisto. Li fondis la modernan esploradon pri la armena lingvo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de muelisto el la erfurta Stiftsmühle studis en Jena, Tübingen, Leipzig kaj Munkeno, kie li doktoriĝis en la jaro 1872-a. En 1885 li edziĝis al Anna Hübschmann, nask. Meyer, vidvino de Siegfried Goldschmidt.

Lia habilitiĝo estis en 1875 en Leipzig, kie li fariĝis unu jaron poste profesoro ordinara. Kiam li povis elekti iri al Graz aŭ al Strasburgo li elektis Alzacon kaj restis tie ĝis la morto, malgraŭ aliaj vokoj faritaj el Halle (1885) kaj Vieno (1900).

Graveco[redakti | redakti fonton]

Kiel fakulo li sukcesis montri ke la armena estas memstara lingvo ene de la hindeŭropa lingvaro, kvankam la siatempaj kolegoj pensis ke la armena estus iu irana aŭ hinda branĉo. Lia ĉefverko - kiu restis nefinita - estis la Armenische Grammatik de 1897.

Premioj[redakti | redakti fonton]

  • 1875: Subtenadpremio de la fondaĵo Bopp.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]