Ezequiel Garay
Aspekto
Ezequiel Garay | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Ezequiel Marcelo Garay González |
Naskiĝo | 10-an de oktobro 1986 (38-jaraĝa) en Rosario |
Lingvoj | hispana |
Ŝtataneco | Argentino |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Ezequiel Garay estas argentina futbalisto en la pozicio de golisto. Li naskiĝis la 10-an de oktobro 1986 en Rosario, do nun estas 38-jara. Ekde la jaro 2014 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la rusia klubo Zenit Sankt-Peterburgo - antaŭe li kvar jarojn aktivis en la portugala klubo Benfica Lisbono. Krome ekde la jaro 2007 li estas membro de la vira argentina nacia teamo de futbalo. En 2008 li paralele ankaŭ membris en la olimpika nacia teamo de sub-23-jaruloj, kiu gajnis la oran medalon en la Somera Olimpiko 2008. Kadre de la vira nacia teamo li ankaŭ kunkonkuris pri la Futbala Mondpokalo 2014 en Brazilo, en kiu la argentina teamo atingis la duan pozicion. Matĉe li en la nacia teamo de 2014 rekoneblis per la numero "2".
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion pri li – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|