Michael Helding
Michael Sidonius (1506–1561) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Merseburg | |||||
germana humanisto
| |||||
Regado | 1549–1561 | ||||
Antaŭulo | Georgo la 3-a (Anhalto) | ||||
Sekvanto | princo Aleksandro de Saksio (protestanta administranto) | ||||
Ceteraj titoloj | titulara episkopo de Cidono helpepiskopo en Majenco | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 1506 en Langenenslingen, proksima de Riedlingen-Sigmaringen, Sankta Romia Imperio | ||||
Morto | 30-a de septembro 1561 en Vieno, Aŭstrio, Sankta Romia Imperio | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | germana • ĉeĥa • latina vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tubingeno | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika episkopo (1538–) katolika sacerdoto (1533–) teologo juĝisto verkisto vd | ||||
Laborkampo | Teologio vd | ||||
Aktiva en | Majenco vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Michael HELDING (naskiĝis en Langenenslingen, proksima de Riedlingen-Sigmaringen, en 1506, mortis en Vieno la 30-an de septembro 1561) estis germana humanisto, katolika episkopo kaj klerulo.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Helding estis filo de muelisto kaj enmatrikuliĝis en la Universitato de Tubingeno en 1525. En 1527 li diplomiĝis kiel Bakalaŭro pri Artoj kaj en 1528 li ricevis sian diplomon pri Magistreco. Pli malfrue li fariĝis profesoro en Majenco, kie ankaŭ li aktivis kiel rektoro de la katedrallernejo en 1531. Tie komenciĝis lia intima kontakto kun humanismo. Post ordiniĝi kiel pastro, li laboris kun la kardinalo Alberto de Brandenburgo (1490-1545)[1] en la Katedralo de Majenco el 1533 antaŭen.
En la 18-a de oktobro 1537 li fariĝis asista episkopo kaj en la 4-a de aŭgusto de la venonta jaro li ordeniĝis al tiu posteno. Poste li estis indikita kiel titulara episkopo de Cidono. En 1543, li diplomiĝis kiel doktoro pri teologio. Li servis kiel delegito de la Katolika Eklezio tiel en Dieto de Worms (1540-1541) kiel en la Dieto de Regensburgo (1546). Li ankaŭ ĉeestis en la Konsilio de Trento. En la Dieto de Aŭgsburgo (1547-1548) li estis kun-aŭtoro de la Provizora Deklaracio de Aŭgsburgo, kreante severajn polemikojn kun Matthias Flacius kaj aliaj protestantoj. En decembro 1550 li fariĝis sukcedanto de Georgo la 3-a de Anhalt-Dessau (1507-1553)[2], kiel la lasta katolika episkopo de Merseburg. Li ĉeestis en la Konsilio de Aŭgsburgo, en 1555, kaj en la Kolokvo de Worms, kie lia influo kaŭzis internan konflikton inter la luteranaj teologoj. En 1561, malpli ol unu jaro antaŭ la morto de Helding, Ferdinando la 1-a indikis lin kiel direktoro de la Imperia Konsilio en Vieno.
Mikaelo Helding estas konsiderata unu el la plej gravaj proponantoj de la Katolika Reformo liaepoke, kiu provis uzi sian paroladaron kaj manuskriptojn por la tenado de la Kristana Unuiĝo kaj por aktive kontribui por tio, kion li kredis necesa por la reformo de la katolika fido. Li konserviĝis fidela al la Katolikismo, sed li daŭre estis fidela al la reforma procezo kaj tolerema rilate al la protestantaj kredoj kaj aliaj fidoj.
Verkoj
[redakti | redakti fonton]- De carminum ratione libellus brevis et dilucidus - 1533
- De sanctissimo ac praestantissimo missae sacrificio conciones XV... redditae ... - 1549
- Brevis Institvtio Ad Christianam Pietatem, secundum Doctrinam Catholicam contiens, Explicationem Symboli Apostolici, Orationis Dominicea: Salutationis Angelicea. Decem Preaceptorum, Septum Sacramentorum. Ad usum Puerorum Nobilium, qui in Aula Reuerendiss. in Christo Patris, & amplissimi Principis & Domini, Domini Sebastiani Archiepiscopi Moguntin. & Principis Electoris, &c. erudiuntur, conscripta. Per R. in Christo patrem ac D.D. Michaëlem Episcopum Sidoniensem, & Suffrageneum Mogunt - 1550
- Brevis institutio ad Christianam Pietatem secundum doctrinam Catholicam, continens, explicationem Symboli Apostolici, orationis Dominicæ, Salutationis Angelicæ, decem præceptorum, septem sacramentorum, ad usum puerorum nobilium, qui in aula ... Domini Sebastiani Archiepiscopi Moguntin ... erudiuntur, conscripta, etc. - 1555
- De vita & moribus Sacerdotum Opusculum, Judocus Clichtoveus, Michael Helding, Joannes Rokyzana - 1558
- Catechismus catholicus... Michaelis episcopi Merspurgensis, in conciones - 1562
- Catechismvs catholicvs reverendiss. qvondam dn. Michaelis episcopi Merspvrgensis in conciones LXXXIIII. sane pias et ervditas pvlchre distribvtvs ... - 1562
- Catéchisme, ou Instructions des premiers fondemens de la Religion ... - 1575
- Conciones Catechisticæ Michaelis. Quibus Accessere XV. Conciones de Augustissimo Missæ Sacrificio Et Una de Sacrosancta Eucharistia. Interprete L. Surio. Latinitate Donatæ Per T. Bredembachium - 1594
- Conciones catechisticae... quibus accessere XV conciones de augustissimo misse sacrificio et una de sacrosancta Eucharistia... interprete F. Laurentio Surio,... Latinitate donatae per Tilmannum Bredembachium,... - 1594
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Michael Helding - Allgemeine Deutsche Biographie (ADB).
- Biographisch-Bibliographisches Kirchenlexikon (BBKL).
- Michelus Sidonius by Camena Arkivigite je 2014-07-18 per la retarkivo Wayback Machine
- Catholic Hierachy
- Personensuche
- Virtual International Authority File
- Deutsche Biographie
- Repertorium Academicum Germanicum Arkivigite je 2014-07-15 per la retarkivo Wayback Machine
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- Matthias Flacius (1520-1575)[3]
- Johannes Agricola (1494-1566)[4]
- Justus Jonas, la maljuna (1493-1555)
- Julius von Pflug (1499-1564)
- Bernhard Ziegler (1496-1552)[5]