Jean Reno
Jean Reno | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Jean Reno | |||||
Naskonomo | Juan Moreno Herrera y Jiménez | ||||
Naskiĝo | 30-an de julio 1948 (76-jaraĝa) en Kazablanko | ||||
Etno | Andaluzo vd | ||||
Lingvoj | franca • angla • hispana • germana • itala vd | ||||
Loĝloko | Kazablanko • Parizo • Los-Anĝeleso • Monpeljero • Wittlich vd | ||||
Ŝtataneco | Francio Hispanio vd | ||||
Alma mater | Lycée Carnot Cours Simon Lycée Lyautey (en) vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | María Teresa Herrera y Jiménez (en) vd | ||||
Edz(in)o | Zofia Borucka (en) (2006–) Nathalie Dyszkiewicz (en) (1995–2001) Genevieve Reno (en) (1977–1995) vd | ||||
Infanoj | Sandra Moreno (en) ( ) vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Jean Reno vd | ||||
Okupo | filmaktoro aktoro televida aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1974– vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Jean RENO (naskiĝis la 30-an de julio 1948 en Casablanca, Marocco) estas franca aktoro, rolanta ne nur en francaj filmoj. Lia vera nomo estas don Juan Moreno y Herrera Jimenez.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Li devenas el familio de andaluziaj hispanoj, kiuj elmigris el la patrujo antaŭ faŝisma reĝimo de generalo Franco. Li alveturis Francion komence de la 1970-aj jaroj de la lasta jarcento, por ke li ensoldatiĝu en Marsejlo kaj en teritorio de FRG. Poste li ekloĝis en Parizo, kie li komencis studi aktorecon ĉe René Simon en Ŝtata konservatorio de drama arto. Samtempe kun samklasanoj li praktikis vendejon kun konsuma varo kaj poste turisman agentejon.
Ekde la jaro 1974 li estis ano de teatro Ateliero de Andréas Voutsinas, kie li rolis plej ofte sub reĝisora gvidado Didier Flamand. En filmo li aperis jam fine de la 70-aj jaroj, sed popularecon li akiris nur kiel unu el protagonistoj de aŭtoraj filmoj de Luc Besson, kiuj markiĝas per provokema estetiko, ĉerpanta el originalaj ŝanĝoj de usonaj komercaj kliŝoj.
Inter kandidatoj por Cesaro 1988 elportis lin rolo de temperamenta sicila subakvigisto, kiu en psikologia-aventurema filmo Le Grand Bleu senlace rivalas kun sia franca amiko el infaneco je titolo de majstro de la mondo en libera subakvigado, kiu finos por li per morto. En krima dramo Nikita li rolis agenton de sekreta polico, fanatikan mortigiston, dum kies "sanga" asistenteco li plenumas pretendeman spiontaskon heroino de la filmo.
Per dissemado de morto vivtenas sin ankaŭ lia plua filmo, strangule malĝojiĝinta, neparolema kaj soliĝinta murdisto Leon, en kiu orfiĝinta knabino, serĉanta apogon por venĝi sin pro murdigo de sia familio, vekos liajn forgesitajn sentojn en krima melodramo Léon. Li provis siajn aktorajn kapablojn ankaŭ en komedia ĝenro. Kiel kruda spiono li prezentiĝis en spiona komedio Opération Corned-Beef kaj en plua freneza komedio Les Visiteurs li enkorpigis supermanan kavaliron Godefroyon de Montmirailon, kiu uzinte sorĉan trinkaĵon transportiĝos kun sia servisto (Christian Clavier) el mezepoko ĝis nuntempo.
En lasta tempo senĉese pli interesiĝas pri li ankaŭ usonaj reĝisoroj; li estas ankaŭ tre ŝatita en Japanio, kie li rolis por la franca komedio Wasabi kun Hirosue Ryōko. Jean Reno revenis en la jaro 1988 ankaŭ al teatro. En la jaro 2000 li estis rekompencita en Parizo de Eŭropa filma prezo por eŭropa alporton al la monda kinematografio. Post rifuzi la rolon de Morpheus en The Matrix, li rolos la detektivon Bezu Fache en The Da Vinci Code, kina adapto de la monde fama libro.
Filmaro
[redakti | redakti fonton]- La Rafle (2010) de Rose Bosch - D-ro David Sheinbaum
- Flushed Away (2006) (filmata) (voĉo)
- The Da Vinci Code (La kodo de Da Vinci, 2006) (filmata) - Bezu Fache
- Flyboys (2006)
- The Pink Panther (2006) - (filmata) - Gendarme Gilbert Ponton
- La Tigre e la neve (La tigro kaj la neĝo, 2005) - Fuad
- L‘Empire des loups (Imperio de lupoj, 2005) - Jean-Louis Schiffer
- L‘Enquête corse (2004) - Ange Leoni
- Les Rivières pourpres II - Les anges de l'apocalypse (La purpuraj riveroj - La anĝeloj de la apokalipso, 2004) - Komisario Niemans
- Tais-toi! (2003) - Ruby
- Rollerball (2002) - Alexis Petrovich
- Décalage horaire (2002) - Félix
- Wasabi (2001) - Hubert Fiorentini
- Just Visiting (2001) - Gafo Thibault de Malfete
- Les Rivières pourpres (La purpuraj riveroj, 2000) - Pierre Niemans
- Ronin (1998) - Vincent
- Godzilla (1998) - Philippe Roaché
- Les Couloirs du temps: Les visiteurs 2 (La vizitantoj 2, 1998) - Grafo Godefroy de Montmirail, nomata Godefroy le Hardi
- Les Sœurs Soleil (1997) - Spektanto
- Un amour de sorcière (1997) - Molok
- Roseanna's Grave (1997) - Marcello
- Le Jaguar (1996) - Jean Campana
- Mission: Impossible (1996) - Franz Krieger
- Al di là delle nuvole (1995) - Carlo
- French Kiss (Franca kiso, 1995) - Inspektoro Jean-Paul Cardon
- Les Truffes (1995) - Patrick
- Le Roi lion (1994) - Mufasa
- Léon (1994) - Léon
- Les Visiteurs (La Vizitantoj, 1993) - Godefroy de Papincourt, grafo de Montmirail
- Flight from Justice (1993) (TV) - Charlie Bert
- Paranoïa (1993)
- La Vis (1993) - Sinjoro K
- L‘Opération Corned-Beef (1991) - Kapitano Philippe Boulier
- Loulou Graffiti (1991) - Pique la Lune
- Nikita (1990) - purigisto Viktoro
- L‘Homme au masque d'or (1990) - Patro Victorio Gaetano
- Le Grand Bleu (1988) - Enzo Molinari
- Monsieur Benjamin (1987) (TV) - Rommin
- I Love You (1986) - Dentisto
- Zone rouge (1986) - Leccia
- Pour venger Pépère (1986) (TV) - Christiani
- Tender Is the Night (1985) (TV) - D-ro Dangen
- Strictement personnel (1985) - Detektivo Villechaize
- Subway (1985) - Tamburisto
- Un homme comblé (1985) (TV) - Joël
- Le Téléphone sonne toujours deux fois (1985)
- Notre histoire (1984) - Najbaro
- Alea (1984)
- Et demain viendra le jour (1984) (TV)
- Ne quittez pas (1984)
- Signes extérieurs de richesse (1983) - Marc Letellier
- Le Dernier combat (La lasta batalo, 1983) - Besto
- Quelques hommes de bonne volonté (1983) (TV)
- Ballade sanglante (1983)
- La Passante du Sans-Souçi (1982)
- Les Bidasses aux grandes manoeuvres (1981) - Leŭtenanto Zag
- L‘Avant dernier (1981)
- L‘Aéropostale, courrier du ciel (1980) (TV) - Moraglia
- Voulez-vous un bébé Nobel? (1980) - Bernier
- Clair de femme (1979)
- L‘Hypothèse du tableau volé (1979)
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Plej ega retejo (france) Arkivigite je 2009-07-30 per la retarkivo Wayback Machine
- allô ciné (france)
- IMDb (angle)