Convergència Democràtica de Catalunya

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Convergència Democràtica de Catalunya
Convergència Democràtica de Catalunya
emblemo
politika partio en Katalunio
Komenco 17-a de novembro 1974 vd
Fino 8-a de julio 2016 vd
Antaŭe Democratic Left of Catalonia vd
Poste Partio Demokrata Eŭropa Kataluna vd
Lando(j) Hispanio vd
Sidejo Barcelono
Ideologio

katalunia sendependeco • ekonomia liberalismo • poreŭropismoKataluna naciismosocialdemokratioKonservativa liberalismo

Fondinto(j) Jordi Pujol vd
Ĉefestro(j) Vicenç Mauri i Claret • Artur Mas • Ramon Trias Fargas • Jordi Pujol • Jacint Borràs i Manuel vd
Membro de Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma PartioLiberala Internacio vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
afiŝo de 2011 pri kandidatoj de la partio por la senato de Barcelono

La politika partio "Demokratia Konverĝo de Katalunio" (Convergència Democràtica de Catalunya, CDC) estas liberala regiona kaj regionisma partio de Katalunio. Ĝi en parlamentaj balotoj kutime kandidatas en la kristdemokrata-liberala alianco Convergència i Unió kun la kristandemokratia partio Unió Democràtica de Catalunya. Ekde la 14-a de majo 2005 la partio membras en la transnacia Eŭropa Liberala, Demokrata kaj Reforma Partio. En la periodoj 2024-2009, 2009-2014 kaj aktuale 2014-2019 ĝi reprezentiĝas per unu parlamentano en la Eŭropa Parlamento.

La partio fondiĝis en 1974, ankoraŭ antaŭ la morto de la hispana diktatoro Francisco Franco, fare de la kataluna politikisto Jordi Pujol, kiu gvidis ĝin ĝis la jaro 2003. Ekde la jaro 1979 ekzistas la interparia alianco kun la Unió Democràtica de Catalunya. La unuan demokratian regionan parlamentan baloton en Katalunio gajnis la interpartia alianco kaj ĝis la jaor 2003 regis la regionon. Antaŭ la baloto de 2003 Jordi Pujol demisiis de siaj politikaj oficjo. Nova partia prezidanto estas Artur Mas, kiu en la baloto de 2003 atingis relativan plimulton de balotaj voĵoj, sed ne trovis koalician partion. Nur ekde la 23-a de decembro 2010 li efektive estas prezidanto de la registaro de Katalunio.

Eksteraj ligioj[redakti | redakti fonton]