Jacek Trznadel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jacek Trznadel
Persona informo
Naskiĝo 10-an de junio 1930 (1930-06-10)
en Olkusz
Morto 23-an de januaro 2022 (2022-01-23) (91-jaraĝa)
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Partio Pola Unuiĝinta Laborista Partio vd
Profesio
Okupo poeto • literaturkritikisto • verkistoĵurnalisto vd
Laborkampo kreiva kaj profesia verkado • poezioliteratura kritikoĵurnalismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jacek Trznadel (naskiĝis la 10-an de junio 1930 en Olkusz mortis la 23-an de januaro 2022) – estis pola verkisto, poeto, tradukisto, literatura kritikisto kaj publicisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

En 1964 iĝis doktoro, en 1976 habilitiĝis, kaj en 1992 ricevis la sciencan titolon profesoro. En 1952 iĝis laboranto de la Instituto de Literaturaj Esploroj de Pola Scienca Akademio.

De 1956 ĝis 1970 estis membro de Pola Unuiĝinta Laborista Partio. En 1975 subskribis la leteron de 59. De aŭtuno 1978 ĝis 1983 plenumis funkcion de direktoro de pola sekcio kaj profesoro de pola literaturo en la Pariza Universitato Sorbono. Ankaŭ kunlaboris kun monatrevuo Kultura.

En 1989 estis kunfondinto de Sendependa Historia Komitato pri Esploro de Katina Krimo, kaj en 1990 kuniniciatinto de la fondo de Pola Fondaĵo de Katin (membro de la Konsilio).

La plej konata verko de Trznadel estas Hańba domowa (Doma malhonoro), kolekto de intervjuoj kun verkistoj kreantaj en la periodo de la pola stalinismo. La libro kaj ties fragmentoj estis ankaŭ eldonitaj en la franca, angla kaj dana lingvoj

En 2010 en malferma letero al ĉefministro de Pollando Donald Tusk turinis sin pri establo de internacia teknika komisiono por esplori kaŭzojn de la katastrofo de pola aviadilo Tu-154M en Smolensk.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Twórczość Leśmiana. Próba przekroju (Verkado de Leśmian) (1964)
  • Czytanie Norwida. Próby (Legado de Norwid) (1978)
  • Hańba domowa (Doma malhonoro) (1986)
  • Powrót rozstrzelanej armii. Katyń – fakty, rewizje, poglądy (La reveno de dispafita armeo. Katin - faktoj, revizioj, konceptoj) (1994)
  • Z popiołu czy wstaniesz? (Ĉu vi leviĝos de la cindroj?) (1995) [pri Katin
  • Wokół zamachu smoleńskiego (Ĉirkaŭ la atenco de Smolensk) (2011)