Humberto de Silvacandida

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Humberto de Silvacandida
Episkopo, kardinalo, papa legato
Persona informo
Humbert de Moyenmoutier
Naskiĝo 1000 / 1015
en Lotaringo
Morto 5-an de majo 1061 (1061-05-05)
en Romo
Tombo Baziliko Sankta Johano de Laterano vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Francio vd
Profesio
Okupo verkistodiplomato • katolika sacerdoto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Humberto de Silvacandida (Humberto de Silvakandida) (naskiĝis en Burgonjo 1000 / 1015, mortis en Romo, 5-an de majo 1061), estis francdevena kardinalo kaj episkopo.

Tre proksima kunlaboranto de papoj Leono la 9-a kaj Nikolao la 2-a, li estis, kun Petro Damiano kaj Ildebrando de Soano (estonta papo Gregorio la 7-a), unu el la plejgrandaj iniciatintoj de la reformo de la Eklezio de la 11-a jarcento.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Naskiĝinte en BurgonjoLoreno, Humberto kulture formiĝis en la monaĥejo de Moyenmoutier, en la Vogezoj, kaj en 1015 fariĝis benediktana monaĥo.

Sekve funkciis kiel sekretario kaj konsilisto de la episkopo de Toul, Bruno, kiu, fariĝinte papo en 1049 kun la nomo de Leono la 9-a, lin levis al kardinalo-episkopo de suburba sidejo de Santa Rufina (Selva Candida =Silva Kandida) kaj al titulara ĉefepiskopo de Palermo ankaŭ se neniam povis instaliĝi en la episkopa sidejo.

Asertanto de la roma unuarangeco, kardinalo Humberto kontraŭis la unuiĝon de la latina eklezio kun la greka kaj, male, engaĝiĝis por igi unusolan la eklezio gvidita de la posteulo de Petro. Fakte al li, hodiaŭ, kelkaj historiistoj atribuas la precipan kaŭzon kiu igis neripareblan la rompo inter Leono la 9-a kaj la patriarko de Konstantinopolo Mikaelo la 1-a Kerulario. Kune kun Frederiko de Loreno kaj Petro de Amalfi, li estis sendita al Konstantinopolo por reprovi repacigon, sed spite de la respekta sinteno de la imperiestro Konstanteno la 9-a Monomako, la patriarko aspre atakis la ideon de la petra unuarangeco kaj, sekve, la 16-an de julio de 1054 en la baziliko de Sankta Sofia, spite de la morto de Leono la 9-a okazinta la 19-an de aprilo, la legatoj ekskomunikis Kerularion. Tiu fakto tre kontribuis al enradikiĝo de la granda orienta skismo.

Forta subtenanto de la papa unuarangeco kaj firme kontraŭa al la laikaj investituroj, en 1058 subtenis la papigon de Gerardo de Burgonjo (papo Nikolao la 2-a) kaj lin konvinkigis kunvoki en Laterano (13-an de aprilo 1059) la sinodon kiu aprobis la dekreton per kiu estis formale kaj reale ekskluzivitaj la romia imperiestro kaj la romaj nobeloj el ĉiu fazo de la papa elektado kaj eksplicite kondamnis ĉiujn formojn de nikolaismo kaj simonio: li kontribuis evidente kaj efike en la pretigado de la dekreto kiu prenis la nomo In nomine Domini.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

    • Katolikaj enciklopedioj:
  • [1] Enciclopedia_Cattolica
  • Cathopedia
  • [2] Catholic_Encyclopedia