John Kasich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Kasich
Persona informo
John Kasich
Naskonomo John Richard Kasich
Naskiĝo 13-an de majo 1952 (1952-05-13) (71-jaraĝa)
en McKees Rocks
Religio katolikismo • Anglikana Eklezio en Nord-Ameriko • Anglikanismo vd
Etno Croatian Americans • ĉeĥaj usonanoj vd
Lingvoj angla vd
Loĝloko Ohio Governor's Mansion • McKees Rocks • Columbus vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Ohia Ŝtata Universitato • Sto-Rox High School • elementa lernejo vd
Partio Respublikana Partio vd
Subskribo John Kasich
Familio
Patro John Kasich vd
Patrino Anne Kasich vd
Edz(in)o Karen Kasich • Mary Lee Griffith vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politikistoentreprenisto • bankisto • investment banker • verkisto • televida prezentisto vd
Aktiva en VaŝingtonoColumbus vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

John Richard KASICH (prononcu "Kejsik"; naskita la 13-an de majo 1952)[1] estas usona politikisto. Nun li estras la registaron de la usona subŝtato Ohio, kaj kandidatas por la respublikana nomumo konkurencante por prezidentiĝi en 2016.[2] Li anoncis sian kandidatiĝon la 21-an de julio 2015[3][4], sed malaktivigis la kampanjon la 4-an de majo 2016.[5]

Kasich servis naŭ elektoperiodojn en la usona Domo de Reprezentantoj, reprezentante la 21-an distrikton de Ohio, de 1983-2001.[6] Dum ses jaroj li prezidis la buĝetan komitaton de la Domo.

De 2001 ĝis 2007 li estis komentisto ĉe la televida kanalo Fox News, prezentante propran gastigprogramon sub la titolo Heartland with John Kasich. Li laboris ankaŭ kiel investa bankisto, estrante la oficejon de Lehman Brothers en Columbus (Ohio).[7][8]

En 2010 Kasich kandidatis por la subŝtatestra posteno, kaj venkis kiel respublikana kandidato super la demokrato Ted Strickland, 49% kontraŭ 47%.[9] En 2014 li reelektiĝis kun furora sukceso, 64% kontraŭ 33% por la demokrata Ed FitzGerald, kantonestro de Kantono Cuyahoga (Ohio).

Fontoj[redakti | redakti fonton]