Hendrik Hamel

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hendrik Hamel
Statuo de Hendrik Hamel en Gorinchem
Statuo de Hendrik Hamel en Gorinchem
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1630 (1630-03-08)
en Gorinchem
Morto 12-an de februaro 1692
en Gorinchem
Lingvoj nederlandagermana
Ŝtataneco Nederlando
Okupo
Okupo maristo, librotenisto, verkisto
Verkoj Q37620718
vdr
Hendrik Hamelmuzeo en Yeosu, Sud-Koreio
Hendrik Hameldomo en Gorinchem

Hendrik (Hendrick) Hamel (Gorinchem, 1630 - Gorinchem, 12-an de februaro 1692) estis nederlanda maristo. Li antaŭ ĉio konatiĝis pro la raporto de lia ŝiprompiĝo kaj multjara restado en Koreio kio en Eŭropo longtempe estis la nura fonto de informoj pri la lando.

En Nederlando li estas preskaŭ forgesinta, sed la (sud-)koreoj vidas lin kiel nacia heroo ĉar li konatigis ilian landon en la Okcidento. Li estas, ĝis la alveno de la antaŭa kuntrejnisto de la korea futbalteamo Guus Hiddink, la plej fama Nederlandano en Sud-Koreio.

Ŝiprompiĝo[redakti | redakti fonton]

La VOC-librotenisto Hendrik Hamel enŝipiĝis en 1653 en Batavio je la ŝipo De Sperwer (La nizo) por mallonga vojaĝo al la japana komerca stacio Deĵima. Pro la subite aperanta ŝtormo la ŝipo rompiĝis sur nekonata bordo kiu montriĝis esti de la insulo Jeju, sude de Koreio. De la 64 ŝipanoj 36 postvivis la ŝiprompiĝon.

Unue la ŝipanaro opiniis ke ili estis sur neloĝata insulo, sed jam baldaŭ ili estis ĉirkaŭitaj de soldatoj de la loka guberniestro. Ili malliberigis la nederlandanojn, kiuj per gestoj klopodis klarigi ke ili volas daŭrigi la vojaĝon al Japanio. Ili restadis en kaptiteco en la domo kie antaŭ jaroj pli frue la ekzilita reĝo Gwanghaegun de Joseon trapasis siajn lastajn jarojn.[1] Finfine la guberniesteo, je ilia miro, venigis interpretiston: la nederlandano Jan Jansz. Weltevree. Tiu rakontis ke la koreoj jam tenis lin dum 26 jaroj en kaptiteco. La ŝiprompiĝuloj, laŭ li, devis kalkuli je la sama sorto.

Jan Jansz. Weltevree pravis. La Korea reĝo, Hyojong de Joseon, ne volis liberigi la fremdulojn. Li dungis ilin kaj prizorgis ilin. Kvankam la nederlandanoj daŭre planis eskapojn, ili dum la jaroj pli kaj pli adaptiĝis. Ili lernis la lingvon, aĉetis dometojn kaj perlaboris iom da mono per almozpeti kaj rakonti. Post 13 jarojn Hendrik Hamel kun sep kunuloj tamen sukcesis eskapi. Per ŝipeto ili veturis al Japanio, kie ili anoncis sin ĉe la komerca stacio. Laŭ ordono de la VOC Hamel priskribis la okazintaĵojn en la lando. Pro lia rakontog Koreio ekvivis en Eŭropo kaj pro tio la koreoj ankoraŭ fieras.

Yeosu[redakti | redakti fonton]

En Sud-Koreio en 2012 malfermiĝis Hamelmuzeo. En tiu muzeo danke al donaco de la nederlanda registaro post la Mondekspozicio 2012, kiu okazis en Yeosu, troviĝas la originala loglibro (ŝiptaglibro) de Hamel. Plue la muzeo posedas diversajn historiajn VOC-restaĵojn kaj en bildoj kaj teksto la historio de Hendrik Hamel reproduktiĝas. Statuo de Hendrik Hamel situas antaŭ la muzeo. La lumturo sur la kajo antaŭ la muzeo ankaŭ nomiĝis laŭ Hendrik Hamel.

Gorinchem[redakti | redakti fonton]

Pro la fakto ke Hamel estis loĝanto de Gorinchem tiu komunumo en 1998 fariĝis partnero de la Sud-Korea komunumo Gangjin. En Gorinchem krom tio en 2015 malfermiĝis muzeo pri Hamel kaj ties vojaĝo, la Hamelhuis (Hameldomo). Honore al tio la flugkompanio KLM en 2015 elektis la Hameldomon kiel 96-a Delftblua dometo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Gari Ledyard "The Dutch come to Korea" pagina 26. Library of Congress Catalog Card Number: 70-177936

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]