Alberto Fujimori

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alberto Fujimori
Persona informo
Alberto Kenya Fujimori Inomoto
藤森謙也
Naskonomo Alberto Kenya Fujimori Fujimori
Naskiĝo 28-an de julio 1938 (1938-07-28) (85-jaraĝa)
en Limo
Lingvoj hispanajapanaangla vd
Loĝloko Q123682704 vd
Ŝtataneco JapanioPeruo vd
Alma mater Universitato de Viskonsino-Milvokio • National Agrarian University • Alfonso Ugarte School • Universitato de Strasburgo vd
Partio Sí Cumple • Cambio 90 • Nueva Mayoría • Peru 2000 • Alliance for the Future • Civitana Nova Partio vd
Subskribo Alberto Fujimori
Familio
Patro Naoichi Fujimori vd
Patrino Mutsue Inomoto vd
Edz(in)o Satomi Kataoka • Susana Higuchi vd
Infanoj Keiko Fujimori • Kenji Fujimori vd
Profesio
Okupo politikisto • inĝeniero-agronomo • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Alberto FUJIMORI, inĝeniero kaj politikisto, estis prezidento de Peruo inter 1990 kaj 2000.

Alberto Fujimori

Li naskiĝis en Limo (Peruo) je la 28-a de julio de 1938. Li estis filo de japanaj enmigrintoj, devenantaj el Kumamoto. Lia nomo en la japana estas:

  • Kanji, 藤森 謙也
  • Kanae, アルベルト・ケンヤ・フジモリ
  • Rōmaji, Aruberuto Ken'ya Fujimori

Estinte tute nekonata kandidato, li fariĝis prezidento de Peruo en 1990 kiam li venkis en dua baloto la verkiston Mario Vargas Llosa, ĉekape de ĵus kreita movado Cambio 90 (Ŝanĝo 90).

Li uzis aŭtoritatismajn metodojn, kaj je la 5-a de aprilo de 1992 li dissolvis la Kongreson, kaj faris kion oni poste nomis mempuĉo. En 1993 la nova Kongreso aprobis novan Konstitucion. Fujimori estis reelektita en 1995, venkinte la eksan sekretarion de Unuiĝintaj Nacioj Javier Pérez de Cuéllar.

Li dediĉis grandan parton de sia agado al la lukto kontraŭ la insurgentaj grupoj, el kiuj la plej gravaj estis tiam la MRTA (Movimiento Revolucionario Tupac Amaru) kaj la maŭista Sendero Luminoso (Luma Vojo, uzante ofte perfortajn kaj duonleĝajn manierojn.

En 2000, meze de grandaj protestoj li prezentiĝis al novaj elektoj, kio ne konformiĝis al la Konstitucio. Kvankam li denove venkis, li estis poste senigita je sia posteno, post la pruvoj pri la granda korupteco de la reĝimo kaj la fiaj agadoj de lia ĉefa kunlaboranto, Vladimiro Montesinos.

Li rifuĝis en Japanio, kies registaro agnoskis al li la japanan civitanecon. La perua registaro tamen ne ĉesis peti lian ekstradicion, por ke li respondu antaŭ la perua Justico, pro torturo, eksterleĝaj mortpunoj, falsigo kaj koruptado.

Fujimori neis sian respondecon kaj plurfoje montris sian deziron reveni al la perua politiko. La 6-an de novembro de 2005 li surterigis en Santiago de Ĉilio el Tokio. Li restis retenita de la ĉilia registaro, ĝis kiam oni decidis lian postan sorton.

La 21-an de septembro 2007, la Supera Kortumo de Ĉilio akceptis la peton de ekstradicio kontraŭ li pro 5 kazoj de koruptado kaj 2 de perforto kontraŭ la homaj rajtoj dum lia regado.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]