Ferrer Bassa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ferrer Bassa
Busto de Ferrer Bassa
Busto de Ferrer Bassa
Naskiĝo 1235
en Avinyonet del Penedès
Morto 1348
en Barcelono
Nacieco Kataluna
Sukcesis kiel
Artista celigo Gotika arto
Reprezentaj verkoj Freskoj en Kapelo Sankta Miquel en la Monaĥejo de Pedralbes
Persona informo
Mortokialo pesto
Lingvoj kataluna
Ŝtataneco Kronlando de Aragono
Familio
Infano Arnau Bassa
Okupo
Okupo pentristo • iluministo
vdr

Ferrer BASSA (ĉ. 12851348) estis kataluna gotika pentristo kaj miniaturisto.

Li estis aktiva en la frua 14-a jarcento, kiel estas pruvite de du dokumentoj kiuj atestas ke li laboris en du kapeloj en Sitges. Dek jarojn poste li laboris por Alfonso la 4-a de Aragono, farante miniaturojn por la manuskriptoj Uzoj de Barcelono kaj Kutimoj de Katalunio, montrante fortan francan kaj Sienan influojn. Lia produktado pliiĝis dum la regado de Petro la 4-a de Aragono, speciale sub reĝaj komisioj, kiel ekzemple Kristo kaj la Virgulino en reĝa kapelo de Barcelono (1344).

Lia ĉefa postrestinta verko estas serio da freskoj en Kapelo Sankta Miquel en la Monaĥejo de Pedralbes. Ĝi inkluzivas iujn dudek scenojn bazitajn sur du ĉefaj temoj: la Pasio de Kristo kaj la Sep Doloroj de la virgulino, kiuj montras influojn de Giotto, same kiel tiujn de Duccio di Buoninsegna kaj Ambrogio Lorenzetti.

Oni atribuis al li la ĉefan rolon en la Kataluna fazo de la Granda Psalmaro de Canterbury. Ankaŭ atribuitaj al Bassa estas iu Kronado de la Virgulino en la preĝejo de Bellpuig kaj iu Sankta Bernat en la muzeo de Vic. Lia filo Arnau ankaŭ estis pentristo kaj kunlaboris kun sia patro en pluraj verkoj. Ili ambaŭ mortis de pesto en 1348.

Biografio[redakti | redakti fonton]

  • Lafuente Ferreri, E. Historia de la pintura española (hispane). Biblioteca Básica Salvat.

Bildgalerio[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ferrer Bassa en la angla Vikipedio.