Miklós Szontagh (1843)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miklós Szontagh
Persona informo
Naskiĝo 11-an de aŭgusto 1843 (1843-08-11)
en Dolný Kubín
Morto 2-an de decembro 1899 (1899-12-02) (56-jaraĝa)
en Nový Smokovec
Lingvoj slovaka
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Dániel Szontagh
Infano Miklós Szontagh
Okupo
Okupo kuracistobotanikistoĵurnalisto
vdr

Miklós SzontaghSzontágh [miklOŝ sontAg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szontagh Miklós estis hungara kuracisto, balneologo, botanikisto. Lia samnoma filo estis Miklós Szontagh (1882) (same balneologo).

La geedza paro Szontagh

Miklós Szontagh [1] naskiĝis la 11-an de aŭgusto 1843 en Hungara reĝlando en Alsókubin (nuntempa Dolný Kubín en Slovakio). Li mortis la 2-an de decembro 1899 en Újtátrafüred (nuntempa Nový Smokovec en Slovakio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Miklós Szontagh estis edukita hungare, germane, slovake. Li frekventis gimnazion en Silezio, poste li akiris medicinan diplomon en Universitato de Vieno en 1868. Jam dum lernado li okupiĝis pri botaniko. Post la diplomo li vivis en Pest (urbo), kie li redaktis gazeton. Inter 1872 kaj 1876 li vojaĝis en Germanio, Svislando, Francio, Italio, Turkio. En 1873 li iĝis balneologo en Ótátrafüred, kie li la unua ekvidis kuracajn efikojn de la loka klimato. Li fondis apude novan kolonion Újtátrafüred, kie li kuracadis ekde 1876. Tio estis la unua hungara kuracejo, kiu funkciis ankaŭ vintre. En 1892 estis li la unua, kiu skiadis en Tatroj. Li estis ankaŭ signifa turisto.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Enumeratio plantarum…comitatus Arvensis… (1863)
  • Új-Tátrafüred (1877)
  • Über die Heilung Lungenkranken in der subalpinen Region der Hochgebirge, mit besonderer Bezugnahme auf die Heilanstalt in Neu-Schmecks (1884)
  • Tüdővészesek hydrotherapikus kezeléséről (1894)
  • A Basedow-betegség és sikeres orvoslása Új-Tátrán (1899)

Fontoj[redakti | redakti fonton]