Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Afrika Ĉarto pri Homaj kaj Popolaj RajtojAfrika Ĉarto pri Rajtoj kaj de Homoj kaj de Popoloj (konata ankaŭ kiel Ĉarto de Banĝulo) estas internacia juro por homaj rajtoj kiu estis intencita por helpi kaj protekti la homajn rajtojn kaj la bazajn liberecojn en la afrika kontinento.

Ĝi aperis danke al la etoso de la Organizaĵo por Afrika Unueco (poste anstataŭata de Afrika Unio) kiu, ĉe sia Asembleo de Ŝtatestroj kaj Registarestroj de 1981 en Najrobio, adoptis rezolucion alvokante por la kreado de komitato de espertuloj por skizi kontinent-nivelan ilon por homaj rajtoj, simila al tiuj kiuj jam ekzistis en Eŭropo (Eŭropa Konvencio pri Homaj Rajtoj) kaj en Ameriko (Amerika Konvencio pri Homaj Rajtoj).

La Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj, formiĝis en 1987 kaj nune havas sidejon en Banĝulo, Gambio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]