Adonis (verkisto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Adonis
Persona informo
Naskonomo علي أحمد سعيد إسبر
Naskiĝo 1-an de januaro 1930 (1930-01-01) (94-jaraĝa)
en Al-Qassabin
Religio islamo • non-denominational Muslim • kontraŭreligiismo • Alavitoj vd
Lingvoj arabafranca vd
Loĝloko BejrutoParizo vd
Ŝtataneco LibanoSirio • Respubliko Sirio • Alawite State • Unua Respubliko Sirio • Francio vd
Alma mater Universitato de DamaskoUniversitato de Sankta Jozefo (Bejruto) vd
Partio Partio Siria Sociala Naciisma vd
Familio
Edz(in)o Khalida‏ Saeed vd
Profesio
Alia nomo Adonis • أدونيس vd
Okupo poeto • verkistotradukistoĵurnalisto • universitata instruisto • literatursciencisto • literaturkritikisto vd
Verkado
Verkoj The Static and the Dynamic: A Research into the Creative and the Imitative of Arabs ❦
The Songs of Mihyar of Damascus vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ali Ahmad Said Esber (arabe أحمد سعيد, ʿAlī Aḥmad Saʿīd Esber, artista nomo: Adonis; naskiĝis la 1-an de januaro 1930 en Qassabin apud Latakio) estas grava siria verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de agrikulturisto kaj imamo ricevis eksterlerneje tradician islaman edukon. Feliĉe li povis ekfrekventi lernejon francan en Tartus en 1944. Inter 1947-49 li estis gimnaziano en Latakio.

En gazetoj aperis ekde 1947 poemojn sub la pseŭdonimo "Adonis". En 1950 li ekstudentis pri filozofio. Adonis engaĝiĝis por la Populara Partio de Sirio (PPS). La unua memstara publikiĝo estis en 1950: Dalila. En 1954 li finstudis antaŭ soldati inter 1954-56: tiam li estis ne tute unu jaron en malliberejo pro politikaj agadoj. En 1956 li edziĝis al Halida Salih, kiu ĉiam science akompanis lian verkistan agadon. En 1956 Adonis iris al Bejruto deĵoronte kiel instruisto kaj ĵurnalisto. Samjare li aliĝis al la rondoj de la de Yusuf al-Hal fondita literaturgazeto "Si‘r" (=poemfarado; unua numero: printempo de 1957).

En 1960/61 Adonis estis, danke al stipendio de la franca registaro, en Parizo. En 1961 sukcesis lia verkista establiĝo difinita per la antologio poezia ’Agani Mihyar ad-dimasqi (=kantoj de la damaskano Mihyâr). En 1962 Adonis iĝis libana ŝtatano. Post intertempa malapero de la menciita literaturfakgazeto (ĝis 1967) Adonis fondis en 1968 la periodaĵon "Mawaqif" (=vidpunktoj). En 1971 li restadis plurajn semajnojn en Usono. En 1973 li doktoriĝis ĉe la bejruta Universitato de Sankta Jozefo. Tuj poste li iĝis docento kaj ĉe la ŝtata universitato kaj ĉe la privata jozefa.

Malgraŭ eksplodinta interna milito en 1975 Adonis restis en Bejruto ĝis 1986. En 1980/81 li instruis ĉe "Université Censier Paris III" kaj prelegis en 1984 kvarfoje pri araba poetiko ĉe "Collège de France". En 1986 li eksetlis en la franca ĉefurbo. Li laboras kiel kultura konsilisto de UNESCO. Inter 1990-93 li instruis ankaŭ en Ĝenevo altlerneje.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]