Józef Kowalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Józef Kowalski
Persona informo
Naskiĝo 2-an de februaro 1900 (1900-02-02)
en Smerekivka, Reĝlando Galicio kaj Lodomerio,  Aŭstrio-Hungario
Morto 7-an de decembro 2013 (2013-12-07) (113-jaraĝa)
en Tursk, Lubusz Voivodeship
Tombo Krzeszyce
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo militisto
vdr

Józef Kowalski (naskiĝis la 2-an de februaro 1900 en Wicyń (Lviva provinco), mortis la 7-an de decembro 2013 en Tursk, apud Sulęcin) – pola kapitano, la plej longe vivanta ekssoldato de la pola-bolŝevika milito, partopreninta batalon de Komarovo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Filo de Wawrzyniec kaj Helena. En 1920 dum la pola-bolŝevika milito batalis en la 22-a Regimento de Subkarpatiaj Ulanoj. Partoprenis batalon de Komarowo, proksime al Zamość, kie la 31-an de aŭgusto 1920 pola kavalerio frakasis ĉefparton de la Ĉevala Armeo de Budjonnij. La konfronto estis la plej granda batalo de ĉeval-armeo en la pola-bolŝevika-milito kaj la lasta granda kavaleria batalo en historio de Eŭropo.

En la 20-aj jaroj de la 20-ajarcento Józef Kowalski finis oficiran lernejon. Dum la intermilita periodo gvidis bienon. La Duan Mondmiliton pasigis en germana labortendaro, de kie sukcesis forkuri kun alia malliberigito. Post ĝia fino setlis en Przemysław apud Krzeszyce (distrikto Sulęciński). Tie entombigis siajn proksimulojn. Ĝis 1993 hejme mastrumis. Kiam lia sanstato malboniĝis transdonis la teron al Ŝtata Trezorejo kaj la 9-an de decembro 1994 ekloĝis en Domo de Socia Helpo en Tursk. En la tago de sia 110-a naskiĝdatreveno estis honorigita de Oficira Kruco de la Ordeno Polonia Restituta.

Laŭ decido de ministro pri nacia defendo Tomasz Siemoniak el la 15-a de februaro 2012 Józef Kowalski estis avancita ĝis grado de kapitano de Pola Soldataro.

La 16-an de aŭgusto 2012, tagon post la 92-a datreveno de la "Miraklo apud Vistulo" oni donis al li la titolon de honora civitano de Wołomin. Józef Kowalski estis ankaŭ honora civitano de Varsovio kaj Radzymin.

La 4-an de aprilo 2013 vizitis lin delegitaro de Radzymin, dum kiu li ricevis de la gastoj cirkonstancan leteron kaj ateston pri membreco en Asocio de la Ŝatantoj de Urbo Radzymin kaj Batalo de Varsovio de 1920 jaro, kaj mem transdonis al la prezidanto Paweł Kozakiewicz la rajton kultivi memoron pri la eventoj de la 1920-a jaro, kadre de kio transdonis al liaj manoj kavalerian sabron. La 9-an de junio 2013 en Radzymin okazis la 1-a Kavaleria Pikniko je la nomo al kapitano Józef Kowalski.

La 11-an de decembro 2013 estis entombigita en tombejo en Krzeszyce.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]