Frankfurta Skolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Frankfurta Skolo estas skolo de socia teorio kaj politika filozofio, parte asociita kun la Institucio por Socia Enketo ĉe Universitato de Frankfurto. Fondita dum la intermilita periodo, la skolo konsistis de disidentoj, kiuj ne sentis sin apartenantaj al la ekzistaj kapitalismaj, faŝismaj, aŭ komunismaj sistemoj kiuj ĝis tiam formiĝis. Multal el tiuj teoriistoj kredis, ke la tradiciaj teorioj ne povas sufiĉe klarigi la tumultan kaj neatenditan evoluon de la kapitalismaj socioj de la 20-a jarcento. Kritikemaj kaj pri kapitalismo, kaj pri soveta socialismo, iliaj verkoj rimarkis la eblon de alternativa vojo al socia evoluo.[1]

Kvankam fojfoje nur nefirme afiliataj, la teoriistoj de la Frankfurta Skolo pensis kaj parolis laŭ komuna paradigmo; ili kunhavis la marksismajn hegelajn antaŭsupozojn kaj okupiĝis pri similaj demanodj.[2] Por plenigi la perceptitajn mankojn en klasika marksismo, ili klopodis trovi respondojn en aliaj pensoskoloj, do utiligis la trovaĵojn de kontraŭpozitivisma sociologio, psikoanalizo, ekzistadisma filozofio, kaj aliaj fakoj.[3] La eminentuloj de la fako klopodis lerni kaj sintezi la verkojn de tiel diversaj pensantoj kiel Kant, Hegel, Marx, Freud, Weber, kaj Lukács.[4]

Sekvante Markson, ili interesiĝis pri la kondiĉoj, kiuj permesas socian ŝanĝon kaj la establon de raciaj institucioj.[5] Ilia emfazo pri la "kritika" komponaĵo de teorio signife deriviĝis de ilia klopodo venki la limojn de pozitivismo, materiismo, kaj determinismo per reiro al la kritika filozofio de Kant kaj ties posteuloj en la germana idealismo, precipe la filozofio de Hegel kun ĝia emfazo pri dialektiko kaj kontraŭdiro kiel imanentaj ecoj de la homa realo.

Ekde la 1960-aj jaroj la kritikan teorion de la Frankfurta Skolo pli kaj pli gvidis la verko de Jürgen Habermas pri komunika racio, lingva intersubjektiveco kaj tio, kion Habermas nomas "la filozofia diskurso de moderneco."[6] Kritikaj teoriistoj kiaj Raymond Geuss kaj Nikolas Kompridis esprimis kontraŭecon al Habermas, pretendante, ke li subfosis la esperojn por socia ŝanĝo, kiuj unue donis la celon al la diversaj projektoj de kritika teorio—ekzemple, la problemo, pri kion signifu racio, la analizo kaj pligrandigo de "kondiĉoj de ebleco" por socia emancipiĝo, kaj la kritiko pri moderna kapitalismo.[7]

Kultur-industrio[redakti | redakti fonton]

La terminon kultur-industrio (Kulturindustrie) elpensis la kritikaj teoriistoj Theodor Adorno (1903–1969) kaj Max Horkheimer (1895–1973), kiu prezentis ĝin kiel kritikan terminon en la ĉapitro "La kultur-industrio: La iluminiĝo kiel amasa trompo", de la libro Dialektiko de la iluminiĝo (1944), kie ili proponis, ke populara kulturo parencas al fabriko, kiu produktas normigitajn kulturajn varojn—filmoj, radiaj programoj, gazetoj, ktp.—kiuj uziĝas por pasivigi la amasan socion.[8] Konsumado de la facilaj plezuroj de la populara kulturo, disponebligitaj de la amaskomunikiloj, cedemigas kaj kontentigas homojn, kiom ajn malfacilas iliaj ekonomiaj cirkonstancoj.[8] La imanenta danĝero da la kultur-industrio estas la kreskigado de falsaj psikologiaj bezonoj, kiujn nur povas plenumi kaj kontentigi la produktoj de kapitalismo; tiel Adorno kaj Horkheimer precipe perceptis la amasproduktitan kulturon kiel danĝeran kontraŭ la pli teknike kaj intelekte malfacilaj belartoj. Kontraŭe, veraj psikologiaj bezonoj estas libereco, kreivo, kaj aŭtentika feliĉo, kiuj referencas pli fruan dislimon de la homaj bezonoj, establitan de Herbert Marcuse. (Vidu Eroso kaj la civilizo, 1995).[9]

Konspira teorio[redakti | redakti fonton]

La Frankfurta Skolo ankaŭ iĝis bazo de konspira teorio, populara kun la ekstrema dekstro de iuj okcidentaj landoj kaj origine el Usono, laŭ kiu ili formas parton de movado, kiu celas ekregi kaj detrui la okcidentan socion.[10] Temas pri la termino "kultura marksismo," kiu unue havis niĉan akademian uzon en kulturaj studoj por la obĵetoj de la Frankfurta Skolo kontraŭ formoj de kulturo, kiujn ili vidis kiel amase produktitaj kaj truditaj de hierarkia kultur-industrio. Ili pretendis, ke tiu kultur-industrio fremdigas la individuojn de la kapablo evolui aŭtentikan senton pri memo, kulturo kaj klaso.[11][12][13][14][15] Britaj teoriistoj kiel Richard Hoggart de la Birminghama Skolo evoluis pli laborist-klasan difinon pri "Brita kultura marksismo," kiu obĵetis kontraŭ la amasigado kaj malproksimigo de kulturo. Tiun procedon de komercigado Hoggart rigardis kiel ebligitan de klaĉgazetoj, reklamoj, kaj la usona kin-industrio.[16]

Ekde la 1990-aj jaroj prakonservistoj en Usono alproprigis la terminon kiel parto de sia tiel nomata "kultura batalo," laŭ kiu ili pretendas, ke tiuj samaj teoriistoj, kiuj obĵetis al la amasigado kaj amasa regado per komercigado de kulturo, fakte mem atakis la okcidentan socion per la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj, multkulturismo, progresema politiko, kaj politika ĝusteco. [10][17] Kvankam tiu konspirteoria versio de la termino unue asociiĝis kun usonaj religiaj prakonservistoj kiaj William S. Lind, Pat Buchanan, kaj Paul Weyrich, ĝi poste disvastiĝis al la movado alt-right, diversaj blanknaciismaj movadoj alilandaj (ekzemple Britio), kaj la novreakcia movado.[17][18][19]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Held, David (1980). Introduction to critical theory: Horkheimer to Habermas. University of California Press, p. 14
  2. Finlayson, James Gordon. (2005) Habermas a very short introduction. ISBN 978-0192840950.
  3. "Frankfurt School". (2009). En Encyclopædia Britannica. Citita el Encyclopædia Britannica Online: http://www.britannica.com/EBchecked/topic/217277/Frankfurt-School (Alirita la 19-an de decembro 2009)
  4. Held, David (1980), p. 16
  5. Held, David (1980), p. 15
  6. Habermas, Jürgen. (1987). The Philosophical Discourse of Modernity. MIT Press.
  7. Kompridis, Nikolas. (2006). Critique and Disclosure: Critical Theory between Past and Future, MIT Press
  8. 8,0 8,1 Horkheimer, Max; Theodor W. Adorno. (2002) Dialectic of enlightenment philosophical fragments, ‑a eldono, p. 107. ISBN 978-0804736336.
  9. Marcuse, Herbert. (1966) Eros and civilization : a philosophical inquiry into Freud, 4‑a eldono. ISBN 978-0807015544.
  10. 10,0 10,1 Berkowitz, Bill (2003), "Reframing the Enemy: 'Cultural Marxism', a Conspiracy Theory with an Anti-Semitic Twist, Is Being Pushed by Much of the American Right." Intelligence Report. Southern Poverty Law Center, Summer. https://web.archive.org/web/20040207095318/http://www.splcenter.org/intel/intelreport/article.jsp?aid=53&printable=1
  11. Schroyer, Trent. (1975) The critique of domination : the origins and development of critical theory. ISBN 978-0807015230.
  12. Horkheimer, Max; Theodor W. Adorno Jephcott. (2002) Dialectic of enlightenment philosophical fragments, ‑a eldono, p. 94. ISBN 978-0804736336.
  13. Smith, Philip; Jeffrey C. Alexander. The Strong Program in Cultural Sociology. Yale University. Alirita 17-a de aprilo 2016.
  14. Blackford, Russell. Cultural Marxism and our current culture wars: Part 2 (2-a de aŭgusto 2015).
  15. Outhwaite, William. (1994) “Culture”, A Dictionary of Marxist Thought, 2‑a eldono, p. 130. ISBN 978-0-631-18082-1.
  16. Hoggart, Richard. (1957) The Uses of Literacy, p. 260 – 268. ISBN 978-0765804211.
  17. 17,0 17,1 Weyrich, Paul. Letter to Conservatives by Paul M. Weyrich. Arkivita el la originalo je 2000-04-11. Alirita 30-a de novembro 2015.
  18. “‘Cultural-Marxism’ and the British National Party: a transnational discourse”, Cultures of Post-War British Fascism.
  19. Wodak, Ruth; Majid KhosraviNik, Brigitte Mral. (2012) Right wing populism in Europe : politics and discourse, p. 96, 97. ISBN 978-1780932453.

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Frankfurt School en la angla Vikipedio.