Muhammad al-Idrisi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Muhammad al-Idrisi
Statuo de Al-Idrisi en Ceŭto
Statuo de Al-Idrisi en Ceŭto
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1110 (1110-11-30)
en Ceuta under Muslim rule
Morto 30-an de novembro 1165 (1165-11-30) (55-jaraĝa)
en Sicilio
Lingvoj klasika arabaaraba
Ŝtataneco Reĝlando Sicilio
Okupo
Okupo kartografogeografo • egiptologo • historiistobotanikistoverkisto • vojaĝisto
Verkoj Libro de Roĝero
vdr

Abu Abdullah Muhammad al-Idrisi al-Qurtubi al-Hasani as-Sabti, aŭ simple Al-Idrisi (arabe أبو عبد الله محمد الإدريسي القرطبي الحسني السبتي; latine Dreses; 1100 – 1165), estis islama geografo, kartografo kaj egiptologo kiu loĝis en Palermo, Sicilio ĉe la kortego de la reĝo Roĝero la 2-a. Muhammed al-Idrisi naskiĝis en Ceŭto, tiam apartenanta al la Almoravidoj.

Al-Idrisi naskiĝis en la urbo Ceŭto, kie sia pra-avo estis devigita setliĝi post la falo de la Hammudida Malago al la Ziridoj de Granado.[1] Li vivis multon de sia frua vivo veturante tra Nordafriko kaj Al-Andalus (islama Hispanio tiama) kaj ŝajne akiris detalan informaron pri ambaŭ mondoregionoj. Li vizitis ankaŭ Anatolion kiam li estis ankoraŭ nur 16jaraĝa. Li studis en Kordovo.

Liaj veturoj portis lin al multaj partoj de Eŭropo kiaj Portugalio, la Pireneoj, la franca marbordo de Atlantiko, Hungario, kaj la skandinava Jórvík (nune konata kiel York).

Verkoj[redakti | redakti fonton]

La Tabula Rogeriana estis farita de Al-Idrisi en 1154 por la normana reĝo Roĝero la 2-a, post restado de dekok jaroj ĉe lia kortego, kie li laboris por la komentoj kaj ilustracioj de la mapo. Tiu mapo, kun legendoj verkitaj en araba, kvankam montrante la tutan Eŭrazion, montras nur la nordan parton de la afrika kontinento kaj annakx mankas detaloj pri la Korno de Afriko kaj Sudorienta Azio. Tiu mapo estis ilustracio de lia Kitab nuzhat al-mushtaq, (Latine: Opus Geographicum), kiu povus esti tradukita kiel Distro por la forveturanto.[2]

La Kitab nuzhat al-mushtaq fi'khtiraq al-'afaq estis konservita en naŭ manuskriptoj, sep el kiuj enhavas mapojn.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Helaine Selin. (16a de Aprilo 2008) Encyclopaedia of the History of Science, Technology, and Medicine in Non-Western Cultures. Springer, p. 128–. ISBN 978-1-4020-4559-2.
  2. Titolo kiel A Diversion for the Man Longing to Travel to Far-Off Places havigita de John Dickie, Delizia! The Epic History of the Italians and their Food (New York, 2008) p. 17.
  3. Ducène, Jean-Charles (2011). “Les coordonnées géographiques de la carte manuscrite d'al-Idrisi”, Der Islam 86, p. 271–285. 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]