Batna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Batna
komunumo de Alĝerio • urbo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 05000
Demografio
Loĝantaro 290 645  (2013) [+]
Loĝdenso 3 419 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 35° 33′ N, 6° 10′ O (mapo)35.556.1666666666667Koordinatoj: 35° 33′ N, 6° 10′ O (mapo) [+]
Alto 1 048 m [+]
Areo 85 km² (8 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Batna (Alĝerio)
Batna (Alĝerio)
DEC
Batna
Batna
Situo de Batna

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Batna [+]
vdr
Placo Martiroj de Batna.
Neĝo en Batna.

Batna (arabe باتنة, Berbere: ⵜⴱⴰⵜⴻⵏⵜ, Tbatent) estas la ĉefa urbo de la Provinco Batna, Alĝerio. Kun 290 645 loĝantoj (censo de 2008)[1] ĝi estas la kvina plej granda urbo de Alĝerio. Ĝi estas ankaŭ unu el la ĉefaj urboj de la areo de la Berberoj Ĉaui kaj ĝi estas konsiderata ĉefurbo de la regiono de la montaro Aŭrezo.

Bombo[redakti | redakti fonton]

La 6-an de septembro 2007 okazis en Batna memmortiga atenco fare de Al-Kaida. La bombo, kiu eksplodis tuj antaŭ la vizito de la Alĝeria Prezidento Abdelaziz Bouteflika, rezultis en proksimume 15–20[2][3][4] mortoj kaj 107[5] vunditoj ĉar la bombulo eksplodigis sian aparaton inter homamaso atendanta la alvenon de la Prezidento,[3] kiu estis fine de tritaga veturo al orienta Alĝerio.[6] La bombado estis kondamnita de Konsilio de Sekureco de Unuiĝintaj Nacioj.[7]

Evoluo de la loĝantaro[redakti | redakti fonton]

Jaro Loĝantaro[8]
1901 6,900
1926 10,300
1931 13,600
1936 15,500
1948 21,700
1954 26,400
1966 54,900
1974 115,100
1977 102,800
1987 181,600
1998 246,800

Distriktoj kaj urbaj areoj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Distriktoj de la urbo Batna.
Urbocentro
Industria Zono
Keĉida
Buakal
Ŝoseo de Tazult
Buzuran
Militista Zono
Parko Furaĝa

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Population: Batna Wilaya (france). Office National des Statistiques Algérie. Arkivita el la originalo je 27a de Majo 2013. Alirita 3-a de marto 2013.
  2. "Suicide Bombing In Algeria Kills 15" Arkivigite je 2009-04-24 per la retarkivo Wayback Machine AHN News alirita la 10an de Septembro, 2007
  3. 3,0 3,1 "Suicide Bombing Kills 15 in Algeria" [1] 9a de Septembro, 2007. VOA News alirita la 10an de Septembro, 2007
  4. "16 killed in Algeria bombing attack" Arkivigite je 2014-06-27 per Archive.today Excite News alirita la 10an de Septembro, 2007
  5. "Suicide bomb kills 20 in Algeria" BBC News alirita la 10an de Septembro, 2007
  6. "Many dead in Algeria suicide attack" Al Jazeera alirita la 10an de Septembro, 2007
  7. S-PV-5738, Security Council, Verbotim Report kunsido 5738 paĝo 2 pg002-bk07 7a de Septembro 2007 The President 2008-05-20
  8. populstat.info [2] 3a de Marto, 2016 }}

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]