Pedro Teixeira

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pedro Teixeira
(1575-1640)
portugala militisto, fondinto de subŝtato Parao
portugala militisto, fondinto de subŝtato Parao
Persona informo
Pedro Teixeira
Naskiĝo 1575
en Cantanhede, Regno de Portugalio kaj Algarves
Morto 4-a de Junio 1640
en Belém, Brazilo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Reĝlando Portugalio vd
Profesio
Okupo esploristo • militisto • colonial administrator vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Statuo de Pedro Teixeira en Cantanhede, Portugalio.

Pedro TEIXEIRA (Cantanhede (Portugalio), 1575Belém (Brazilo), 4-a de julio 1641) estis portugala militisto, kaj sertanista (esploristo de sertão, antaŭaĵo de la bandeirante) fama ĉar li iĝis, en 1637, la unua eŭropano kiu veturis la tutan kurson de la rivero Amazono.

La ekspedicioj[redakti | redakti fonton]

Fine de 1615, li estis sendita al ekspedicio al la rivero Amazono kiu plifirmigu la posedon sur tiu regiono fare de la Hispana monarkio (tiam la reĝlando Portugalio estis inkludita en ĝi). La ekspedicio, per tri ŝipoj, estis zorgita de Francisco Caldeira Castelo Branco, kaj Teixeira estis la dua estro, kun titolo de subleŭtenanto. En la 12-a de januaro de 1616, ili alvenis al la golfeto Guaĥarao kie, sur terpinto, ili fondis la Fortikaĵon Presepio (kripo, aktuale Fortikaĵo Kastelo), kerno de la altuala urbo Belém.

En la 25-a de julio 1637 li estris ekspedicion kiu eliris de Maranhão per 45 kanuoj, kun 70 soldatoj kaj 1200 pafarkistoj kaj remistoj (flecheiros e remadores) indiĝenaj, superirante la kurson de la Amazono serĉe de la konfirmo de la ebla komunikvojoj inter la Atlantika Oceano kaj la Vicreĝlando de Peruo, vojo trairita la antaŭan jarcenton fare de Francisco de Orellana. Ili alvenis ĝis Kito.[1] Li fondis Franciscana en la kunfluejo de la rivero Napo kun Aguarico, en la alta sertão, por limigis la teritoriojn kiuj laŭ la Traktato de Tordesillas apartenis al la Regno Portugalio kaj al la Regno Kastilio. La veturo estis registrita de la jezuito Cristóbal de Acuña (1641).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • MIRANDA, Evaristo Eduardo de: Quando o Amazonas corria para o Pacífico. Petrópolis: Editora Vozes, 2007.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. R. Southey - História do Brasil, Vol. I. Editora Itatiaia & EDUSP, Belo Horizonte, 1981

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]