Jan Pospieszalski

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jan Pospieszalski
Persona informo
Jan Franciszek Pospieszalski
Naskiĝo 29-an de januaro 1955 (1955-01-29) (69-jaraĝa)
en Częstochowa
Lingvoj pola vd
Ŝtataneco Pollando vd
Familio
Patro Stanisław Nikodem Pospieszalski vd
Gefratoj Mateusz Marian Pospieszalski • Marcin Pospieszalski vd
Parencoj Marian Pospieszalski • Antoni Pospieszalski • Lidia Pospieszalska • Karol Marian Pospieszalski vd
Profesio
Okupo ĵurnalistokomponistomuzikistopublikigisto • radiodramisto vd
Laborkampo pop-muziko • opinia ĵurnalismo • radioprogramo • televida programo • popola muziko vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Jan Franciszek Pospieszalski (naskiĝis la 29-an de januaro 1955 en Częstochowa) – pola muzikisto, aranĝisto kaj komponisto, dekstrula ĵurnalisto kaj publicisto, aŭtoro de rdiaj kaj televidaj programoj.

Muzika kariero[redakti | redakti fonton]

Unuan muzikan ensemblon fondis en liceo. Post abiturientiĝo kaj fino de muzika lernejo de la dua grado ludis kun kontrabaso en ĵazaj ensembloj.

En 1976 ekludis en Ruĝaj Gitaroj (basgitaro), kun kiu koncertis en Pollando (en 1977 partopreninte en la festivalo de Sopot), Usono, Sovetunio, Kanado, Aŭstrio, Kubo kaj Germana Demokratia Respubliko, kie la ensemblo gajnis apartan popularecon.

De 1980 kunlaboris kun piana dueto Marek kaj Wacek. Duone de la 80-aj jaroj ludis en ĵazroka ensemblo Woo Boo Doo, kies meneĝero ankaŭ estis, kaj post ĝia disalo, dum la jaroj 1986-1998 iĝis basisto kaj meneĝero de Voo Voo (dekkelkaj diskoj). En 1993 eldonis kun la familio aŭtoran prilaboron de kristnaskaj kantoj – Kolędy Pospieszalskich. En 1999 komponis kaj surbendigis kun polaj voĉistoj la diskon Ok Benoj, eldonitan okaze de vizito de la papo Johano Paŭlo la 2-a en Pollando.

Li prilaboris kolekton de 60 kantoj por bezono de komenca instruado, ankaŭ komponis religiajn kantojn kaj filman muzikon. En 2000 aperis dua parto de Kolędy Pospieszalskich (interalie kune kun Anna Maria Jopek kaj Arka Noego), kaj en 2003 disko Plej Varmaj Festoj.

Agado en amaskomunikiloj[redakti | redakti fonton]

De 2001 laboris en katolika televido TV Puls, kie gvidis Malfermitan Studion. Publikigis en "Rzeczpospolita", "Nasz Dziennik" kaj aliaj gazetoj. Asocio KoLiber atribuis al li titolon de honora membro pri estimo de la pola historio kaj promocio de familiaj valoroj.

En 2010 Jan Pospieszalski surbendigis kune kun Ewa Stankiewicz dokumentan filmon Solidarni 2010 (Solidaruloj 2010), en kiu estis kolektitaj eldiroj de personoj omaĝantaj al la prezidenta paro, kiu mortis rezulte de aviada katastrofo super Smolensk en 2010. Kunaŭtoro de scenaro kaj kunreĝisoro de la dokumenta filmo Listo de pasaĝeroj. Kunkreinto de la Stowarzyszenie Solidarni 2010 (Asocio Solidaruloj 2010).

De 2004 ĝis februaro 2011 gvidis en la pola televido TVP2, kaj poste en TVP1 publicistan programon Valoras interparoli. De novembro 2011 ĝis februro 2016 kreis disaŭdigaĵon kun identa formulo titolitan Jan Pospieszalski: Pli Proksimen en TVP Info. Marte 2016 revenis al TVP1 kun la programo Valoras interparoli. Samjare en Radia Unuo iĝis mastrumanto de la disaŭdigaĵo Twarzą w Twarz (Vizaĝo al vizaĝo).

Privata vivo[redakti | redakti fonton]

Jan Pospieszalski naskiĝis kiel la tria el naŭ infanoj (unu el fratoj Mateusz estas muzikisto). Membro de muzikanta familio. Edziĝinta kun Maria Bielanus, havas du infanojn.

La 7-an de aŭgusto 1999 sur lago Dadaj apud Biskupiec dum eksplodo de motorboato pereis lia kvarjara filo. Tiu ĉi akcidento iĝis komenco de lia spiriteca transformiĝo, kiu plifortigis lian kredon.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]