Vital Voranau

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Vital Voranau
Persona informo
Віталь Воранаў
Naskiĝo 18-an de marto 1983 (1983-03-18) (41-jaraĝa)
en Minsko
Lingvoj belorusapolaĉeĥaangla vd
Ŝtataneco BelorusioPollando vd
Alma mater Universitato Adam Mickiewicz en PoznanoMasaryk-Universitato vd
Profesio
Okupo dramaturgotradukistoverkisto • poeto • literaturkritikisto • ĵurnalisto • eldonisto • publika konato • universitata instruisto vd
Laborkampo belorusa literaturo • translation into Belarusian language vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vital VORANAU (naskiĝis la 18-an de marto 1983 en Minsko, Belorusa Soveta Socialisma Respubliko) estas belorusa verkisto, eldonisto, tradukisto kaj universitata lekciisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Kunfondinto kaj prezidanto de Belorusa Kultur-Scienca Centro (Białoruskie Kulturalno-Naukowe Centrum) en Poznań kaj de eldonejo „Bieły Krumkacz”.[1] Diplomito de Universitato Adam Mickiewicz en Poznań kaj Masaryk-Universitato en Brno. Li kunlaboras kun pola literatura revuo "Zeszyty Poetyckie" (Poeziaj Kajeroj), por kiuj pretigis antologion de la nuntempa belorusa poezio „Pocztówki z Atlantydy”. (Poŝtkartoj el Atlantido)

Doktoriĝis en Ĉeĥio. Nuntempe lekcias irlandan literaturon kaj historion de Belorusio en Southwestern Kolegio (Usono).

Li tradukis al la belorusa lingvoAtendante Godot” de Samuel Beckett kaj „Winnie-la-Pu” de Alan Milne.

En 2013 pere de „Zeszyty Poetyckie” aperis lia kolekto de prozaĵoj titolita „Wielkie Księstwo Białoruś” (Granda Princlando Belorusio), tradukita de Monika Uranek.

En 2015 aperis lia libro „Szeptem” (Flustre).[2][3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (2010-03-19) “Пад крылом белага крумкача”, Lítaratura i mastatstva (be) (№ 11 (4555)), p. 15.  Arkivigite je 2020-03-14 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2020-03-14. Alirita 2020-03-14.
  2. . Віталь Воранаў прэзентаваў сваю новую кнігу ў Беластоку (beloruse). Radio Racyja (2015-02-14). Arkivita el la originalo je 2020-07-19. Alirita 2020-07-19.
  3. Віталь Воранаў распавёў у Варшаве пра шаптух (beloruse). Radio Racyja (2015-03-14). Arkivita el la originalo je 2020-07-19. Alirita 2020-07-19.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]