Zoltán Nyári

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zoltán Nyári
Persona informo
Naskonomo Nyári Zoltán István
Naskiĝo la  8-an de marto 1970(nun 1970-03-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Edz(in)o Patrícia Horváth
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto • operetkantisto
vdr

Zoltán Nyári [njAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo Nyári Zoltán estas hungara operkantisto (tenoro), aktoro.

Zoltán Nyári [1] naskiĝis la 8-an de marto 1970 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Zoltán Nyári jam dum la lernejaj jaroj lernis muzikon pri violono, poste li kantadis en Baziliko Stefano la 1-a (Budapeŝto). Li akiris aktoran diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1993, lia ĉefinstruisto estis István Iglódi. Post siaj studoj li apartenis al trupo de Teatro de Kecskemét. Ekde 1995 li ne ligiĝas al trupoj, sed li havis rolojn dum jardeko en Operetoteatro (Budapeŝto). En 1998 li debutis kiel operkantisto en Teatro Szigligeti (Szolnok). En la sekva jaro li plulernis en Parizo, poste li lernis en studio de Budapeŝta Ŝtata Operejo. En 2004 li debutis en la Operejo. En la teatra jaro 2006 li apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen). Kelkfoje li kantadis jam ankaŭ eksterlande. Li ricevis premion en 2005.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj similaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Világszám! (2004) - rolo en kina filmo
  • Kutyakomédiák (1992) - rolo en televizia filmo
  • Frigyes Hidas: Requiem (1996) - rolo en televizia filmo
  • en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj aŭ kantoj [2]

Fontoj[redakti | redakti fonton]